Vikipedio:Administrantoj/kandidatoj/darkweasel94

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Mi unuafoje venis al (ne-Esperanta) Vikipedio en 2006, esperantistiĝis en 2008, kaj en 2009 kreis mian nunan konton. Vere aktiva mi estas en tiu ĉi Vikipedio de 2012.

Mi volas tie ĉi prezenti mian kandidatiĝon kiel administranto. Mi ĉiutage rigardas la diversajn diskutejojn kaj la proponejon por forigendaj artikoloj, kaj kundiskutas kaj helpas, kie tio estas laŭ mi sencohava. Mi instalis, kune kun KuboF kaj aliaj, la nunan sistemon por artikolo de la semajno.

Nome, mi volas helpi ĉefe pri forigendaj kaj tujforigendaj paĝoj, kaj speciale pri bildoj transŝovitaj al la Komunejo kaj pri bildoj kun dubaj kopirajtaj statusoj; tiuj du lastaj kampoj de administra laborado ŝajnas al mi esti nuntempe malsufiĉe prizorgataj, kvankam ili estas tre gravaj.

Mi estas tre aktiva ankaŭ en la Komunejo kaj sufiĉe bone scias ĝiajn (speciale kopirajtajn) regulojn. Unu jama administranto proponis al mi kandidatiĝi kiel administranto (se tiu volas mencii sian nomon, ĝi bonvolu fari tion; mi ne certas, ĉu mi rajtas skribi tion tien ĉi).

Kvankam mi konfesas, ke kompare al multaj aliaj mi ne faris absolute grandan kvanton da redaktoj, mi pensas, ke mia relativa (t.e. kompare al la longo de mia aktiveco) redaktkvanto estas sufiĉa por administranto, kaj esperas, ke vi min trovos sufiĉe fidinda por plenumi tiun ĉi teĥnikan rolon. Se la komunumo tamen pensos, ke ankoraŭ necesas atendi, kiel plu evoluos mia kontribuado, mi evidente akceptos ankaŭ tion.

darkweasel94 (diskuto) 20:07, 20 Jul. 2013 (UTC)

  1. Por Por: Mi jam legis multajn utilajn administrajn kontribuojn de la kandidato, kaj do volonte voĉdonas pore! PaulP@diskkont 20:32, 20 Jul. 2013 (UTC)
  2. Por Por: --pino (diskuto) 07:22, 21 Jul. 2013 (UTC)
  3. Por Por: --Crosstor (diskuto) 09:10, 21 Jul. 2013 (UTC)
  4. Por Por: Aktivadon de darkweasel94 mi observas jam kelkan tempon kaj taksas ĝin eksterordinara kvalita. Tio rilatas precipe al forigado de maltaŭgaĵoj, helpado al aliuloj, klarigado pri reguloj, principoj kaj rekomendoj. Mi mem ne nur foje lernas pri aferoj de Vikipedia fono de li. Same, lia diskutado estas saĝa, neŭtrala kaj bone argumentita kaj eĉ en (ankaŭ personaj) konfliktoj li ne perdas grundon de sub siaj piedoj kaj staras sur la flanko de Vikipedio kiel tuto. Kvankam administrado estas precipe teĥnika afero, mi aprezas ankaŭ liajn bonajn lingvajn spertojn. Por mi klara porado! --KuboF (diskuto) 22:09, 21 Jul. 2013 (UTC)
  5. Por Por: Li estas pli ol taŭga, do vi voĉdonas pore! --Sahaquiel9102 Saluton el Kolombio! | Unu mondo, Unu Lingvo ---> Mia Diskutpaĝo 17:41, 22 Jul. 2013 (UTC)
  6. Por Por: Esperante ke tiu administra tasko ne deturnos lin de bona redakta laboro. --Dominik (diskuto) 12:21, 1 Aŭg. 2013 (UTC)
  7. Por Por: Mi nek persone, nek kunlabore kunas darkweasel94, sed post revizio de liaj kontribuoj ankaŭ mi subtenas lian administrantiĝon kiel spertan kaj valoran kontribuanton. Alaŭdo ۩ 07:36, 5 Aŭg. 2013 (UTC)

Kontraŭ[redakti fonton]

Sindetenoj[redakti fonton]

Komentoj[redakti fonton]

Demandoj al la kandidato[redakti fonton]

Vi neniam indikas viajn verajn personajn nomojn, nek sur via persona paĝo, nek en la paĝo de kandidatiĝo. Kial? Alaŭdo ۩ 11:58, 1 Aŭg. 2013 (UTC)

Sur malnova versio de mia uzantopaĝo (la lasta el 2010) mi fakte ja publikigis mian personan nomon, sed ne mian familian nomon. Tiun lastan mi ne intencas publikigi, simple por protekti mian privatecon: mi ne pensas, ke iu tie ĉi bezonas scii mian (aŭ ies ajn) veran nomon por iu ajn legitima celo, kaj publikigi ĝin povas fakte esti danĝere, speciale ĉar mia Vikimedia konto estas facile ligebla al kontoj, kiujn mi uzas aŭ uzis en aliaj interretaj paĝaroj. Simple ne ŝajnas al mi saĝe doni tro da informoj pri mi en retpaĝaroj, kie neniu fakte bezonas scii ilin; kaj anonimeco miaopinie fakte kondukas al pli granda honesteco de opinioj. Mi diros tamen tiom al vi: mi ne membras aŭ membris en iu ajn Esperanto-organizaĵo (krom E@I, kie mi miascie aŭtomate membriĝis per registriĝo ĉe lernu!) aŭ en iu ajn Vikimedia organizaĵo. darkweasel94 14:24, 1 Aŭg. 2013 (UTC)
Mi nur aldonu ke ankaŭ mi opinias ne necesa riveli sian civitanan nomon ie (ajn) en interreto, se tio ne estas aparte bezonata. Laborado kaj opiniado de (ajna) kandidato estas por mi multe pli grava. --KuboF (diskuto) 18:47, 1 Aŭg. 2013 (UTC)

✔ Farite

Ĉar du semajnoj, rezervitaj por balotoj kaj diskutoj pri kandidatiĝo jam pasis pasintan semajnfinon, mi hodiaŭ donis rajtojn de administranto al la Uzanto:Darkweasel94. Miajn elkorajn gratulojn al Darkweasel94! Tiu ĉi diskuto estos baldaŭ arkivota. Alaŭdo ۩ 07:43, 5 Aŭg. 2013 (UTC)
Dankon al ĉiuj pro la konfido! :) darkweasel94 09:36, 5 Aŭg. 2013 (UTC)