Vikipedio:Artikolo de la semajno/2013/39

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La menoro de Benno Elkan antaŭ la parlamentejo Kneset

Benno ELKAN (naskiĝis la 2-an de decembro 1877 en Dortmund; mortis la 10-an de januaro 1960 en Londono) estis germana juda skulptisto, kiu kreis la grandan judisman sepbrakan kandelingon, nomatan menoro, antaŭ la israela parlamentejo Kneset en Jerusalemo kaj multnombrajn pliajn monumentojn, bustojn kaj medalojn en Germanio kaj Britio. Li honoriĝis per la Ordeno de la Brita Imperio (Order of the British Empire, OBE).

Benno Elkan komencis sian artan skulptistan laboron en sia hejma urbo Dortmund per la kreo de tombomonumentoj. Li estis gimnaziano ĉe la Ĝeneva Lago en Svislando, laboris kaj vivis en Antverpeno, Munkeno, Karlsruhe, Parizo, en Alsbach-Hähnlein sude de Darmstadt kaj en Frankfurto ĉe Majno. Pro sia judeco li ekde la jaro 1935 ne plu rajtis profesie labori en Nazia Germanio kaj elmigris al Londono. En Germanio li rekonatiĝis en la 1950-aj jaroj, kiam liaj verkoj montriĝis en pluraj ekspozicioj. Lia kreado ne ligeblas al certa arta stilo, li eksperimentis pri pluraj.

plena artikolo ...

Lastaj artikoloj de la semajno: Valdorfa lernejo - Gento (urbo) - Mary Lou Williams