Vikipedio:Artikolo de la semajno/2014/38

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Perspektivo de la franca ĝardeno
Perspektivo de la franca ĝardeno

La Municipa Muzeo Quiñones de León situas en la urbo Vigo, en Galegio. La muzeo situas en la samnoma palaco kaj estas ĉirkaŭata de imponaj ĝardenoj. La ensemblo kaŝas sin ene de la granda parko Castrelos, unu el la pulmoj de Vigo. La tuta parko kovras areon de 20 hektaroj kaj ĝi estas elektata de multaj viganoj jen por sporti (ĉefe de kuristoj), jen por promeni rifuĝe de la urba bruo. Parto de la muzeo estas la palacaj salonoj mem, plia la pinakoteko, kiu vaste ampleksiĝis kun la tempopaso kaj la daŭra akiro de verkoj; ĝi riĉiĝis per akompanaj skulptaĵoj de gravaj galegaj artistoj. En 1953 oni malkovris ses romiajn steleojn en la strato Pontevedra kaj en 1959 oni eksponis ilin, tiel inaŭgurante la arkeologian fakon de la muzeo. Kvankam malgranda, la arkeologia kolekto nun estas ĉarma kaj impresa muzeo kies lasta reformo sukcesis krei vizitan itineron tra la prahistorio, romia epoko kaj mezepoko de Vigo kaj ties regiono.

plena artikolo ...

Lastaj artikoloj de la semajno: Vegetarismo - Japana dolĉaĵo - Bonaero