Vikipedio:Artikolo de la semajno/2019/05

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Granda delfeno Tursiops truncatus

Delfenoj (Delphinidae) estas familio de maraj kaj riveraj mamuloj el la ordo cetacoj, subordo dentocetacoj. Al la familio apartenas 40 specioj. Delfenoj vivas en ĉiuj maroj.

La vorto delfeno venas de la malnovgreka vorto δελφίς [delFIS] («spirito de la maro»), eble derivita de la greka δελφὐς [delFUS] («utero»).

Delfenoj formas grupon kun kompleksa socia strukturo; ili kunlaboras por la ĉaso aŭ la reciproka defendo. Multaj eksperimentoj montris ilian grandan inteligentecon kaj interalie la kapablecon sin rekoni en spegulo kaj uzi ilojn. Ili havas kompleksan lingvon bazitan sur ultra-sonoj ne aŭdeblaj de homoj.

Estis multaj kazoj, kiam delfeno savis vivon de homo.

Estas notinde, ke narvalo, beluĥo kaj foceno kvankam similaj al delfenoj, ne apartenas al la sama familio.

plena artikolo...

Lastaj artikoloj de la semajno: birdoj - spektoradego - birdumo