Vikipedio:Burokratoj/kandidatoj/Umberto

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Mi estas administranto de 2009 kaj interalie partoprenis en la batalo kontraŭ la Bambi-fantomo je la 6-a de marto 2010 :-). Tlustulimu menciis, ke eble ne estas sufiĉe da aktivaj burokratoj; mi pretas kandidati kiel tia. Mi ne povas promesi vere regulan agadon; estas tempoj, kiam mankas al mi tempo por Vikipedio. Sed mi promesas servi al ĝi orde kaj honeste, laŭ miaj kapabloj.

Umbert' (diskuto) 19:48, 23 Jan. 2013 (UTC)

Laŭ mia klarigo ĉi-suba mi retiras mian kandidatecon. – Umbert' (diskuto) 20:08, 1 Feb. 2013 (UTC)
  1. Por Por: --Tlustulimu (diskuto) 20:29, 23 Jan. 2013 (UTC)
  2. Por Por: -- Remux - Mi neniam forgesos ke mi enamiĝis de la plej bela floro Ĉu mi povas helpi vin iel? 14:47, 24 Jan. 2013 (UTC)
  3. Por Por: --Crosstor (diskuto) 15:13, 24 Jan. 2013 (UTC)
  4. Por Por: --pino (diskuto) 17:49, 24 Jan. 2013 (UTC)
  5. Por Por: --Arno Lagrange @ 23:14, 24 Jan. 2013 (UTC) plia burokrato esperinde pli aktiva ol du el la tri nunaj estas bezonata. La burokrata tasko ne estas aparte pli peza ol la administra: nur temas pri kromaj taskoj kaj respondecoj kiuj aldoniĝas al la ceteraj.
  6. Por Por: --ThomasPusch (diskuto) 18:27, 11 Feb. 2013 (mi esprimas mian opinion kvankam mi vidis ke [provizore?] Umbert' retiris sian kandidatiĝon...)

Kontraŭ[redakti fonton]

  1. Kontraŭ Kontraŭ: la kandidato estas bonkonscienca kaj serioza vikipediano, sed lia demando ĉe Diskuto:Eligilo dubigas min pri lia sufiĉa sperteco. Gamliel Fiŝkin (diskuto) 00:50, 29 Jan. 2013 (UTC)

Sindeteno[redakti fonton]

Komento Komento: Gamliel Fiŝkin pravas: Mi jam antaŭ du jaroj ricevis de AL rekomendon pri {{Tradukitaĵo}}, eĉ antaŭe iom korektis en ĝia dokumentado, sed iel mi forgesis pri la fakto, ke la ŝablonon oni metu en la diskutpaĝon, ne en la artikolon. Kaj mi ne havis la ideon rekonsulti la dokumentadon. – Nu, forgesemo (ne estis la sola tia okazo) ne estas bona eco de burokrato, kaj estas vere, ke pli sperta uzulo ne tiom facile forgesus tiajn aferojn. Mi petas, ke vi lasu al mi kelkajn tagojn por pripensi, ĉu mi taŭgas kiel kandidato. Ĉiuokaze ankoraŭ ne finiĝis la voĉdona tempo. Dankon (precipe al Gamliel pro liaj tamen afablaj vortoj). Umbert' (diskuto) 20:21, 30 Jan. 2013 (UTC)
Burokrato ne nepre estu spertega kaj senriproĉa homo (tute senriproĉan homon vi trovos nenie), sed precipe sindonema, prudenta kaj atentema respekti komune deciditajn regulojn. Perfektan homon vi neniam trovos. Bezonata estas homo kiu pacience akceptas kritikojn kaj humile esploros kiam li/ŝi troviĝas antaŭ nekonata fakto antaŭ ol preni decidon. Jen laŭ mi la bezonataj kaj nebezonataj ecoj de respondeca administranto/burokato. --Arno Lagrange @ 20:34, 30 Jan. 2013 (UTC)
  • Mi absolute ne pensas ke vi ne taŭgas entute. Mi supozas ke via kandidatiĝo estas iomete tro frua kaj post malgranda tempo vi estos sufiĉe sperta. Ĉiuokaze ne malĝoju. :-) Gamliel Fiŝkin (diskuto) 20:42, 30 Jan. 2013 (UTC) – (Mi respondis al via diskutpaĝo. – Umbert' (diskuto) 21:36, 30 Jan. 2013 (UTC))
Burokrato estas pli-malpli oficisto. Liaj aldonaj rajtoj estas nemultaj; kutime uzanto rilatas al burokratoj por akiri administrajn/burokratajn rajtojn (sufiĉe malofta afero), por alinomigi sin (ofte de aliprojektaj uzantoj pro unuigita salutsistemo) kaj por peti robotan statuson. Krom aldono de rajtoj de Administranto kaj Burokrato, ĉiuj aferoj estas malfareblaj per aliaj burokratoj (restantaj post peto al stivardo). Se vi sukcesos ellerni tiujn kelkajn aldonaj teknikajn aferojn vi povos prifajfi detalaĵojn pri ŝablonoj por tradukoj (komprenu min figursence ;) ). --KuboF (diskuto) 10:24, 31 Jan. 2013 (UTC)

Karaj kolegoj, mi dankas al vi ĉiuj, nepre inkluzive de kolego Gamliel Fishkin, ke neniu el vi dubis pri miaj honestaj intencoj. Tio estas granda komplimento por mi. Tamen verŝajne uzuloj hezitus turniĝi al burokrato, kiu estas konsiderata, kaj kompare al aliaj estas, nesufiĉe sperta, kaj kredeble ne multe plispertiĝos.

Aliflanke ni deziras havi plian burokraton. Mi cerbumis kion fari pri tio kaj trovis bonan solvon. Nia kolego pino, kiu nun kandidatas kiel administranto, estas spertega vikipediisto kun pli ol 17.000 redaktoj, preskaŭ la duoblo de miaj, kaj ĉar – malkiel mi – li ne kaŝas sian identecon, li certe estas pli bone integrita en la vikipedia reto. Mi ne dubas, ke post kelkaj tagoj li estos administranto, kaj servinte kelkajn monatojn kiel tia li certe povos iĝi burokrato. Ĉi tio laŭ mi solvas ĉiujn problemojn. Certe ni eltenos ankoraŭ kelkajn monatojn sen plia burokrato.

Ĉar la voĉdonado pri mi ankoraŭ ne finiĝis, mi esperas, ke estas en ordo, ke mi marku mian kandidatecon en la tabelo per "retiriĝis".

Umbert' (diskuto) 18:29, 1 Feb. 2013 (UTC)

  • Espereble post ioma tempo vi estos sufiĉe sperta; eble jam estas, ja pasis tri semajnoj. Do, eble baldaŭ ni havos du novajn burokratojn. :) Gamliel Fiŝkin (diskuto) 19:35, 2 Feb. 2013 (UTC)