Vikipedio:Diskutejo/Arkivo/2019/2

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Diversejo[redakti fonton]

Pri Paralela Universo[redakti fonton]

Laŭ mi oni devas disigi la artikolon Paralela universo ĉar en ĝi parto rilatas al e-renkontiĝo alia al fizika hipotezo! Ĉu iu povus helpi?
JabieroKubo (diskuto) 01:35, 22 feb. 2019 (UTC)[Respondi]

Jes, ĉar la alilingvaj temas nur pri fiziko. Do mi disigu la artikolon kaj faru apartigilon al du artikoloj. Dario Aralezo (diskuto) 15:33, 27 mar. 2019 (UTC)[Respondi]
Estas farite: Paralela universo. Dario Aralezo (diskuto) 16:42, 27 mar. 2019 (UTC)[Respondi]

Administrejo[redakti fonton]

Ŝablono por volontaj redaktistoj[redakti fonton]

Saluton! Mi ĵus afiŝis ĉi tiun peton ĉe Traduka helpo, sed mi vidas ke neniu respondis al IceFlow (2008) aŭ Htc3594 (2010) pri la sama peto. Reddit ankoraŭ ne helpis min.

Kontraste kun la angla kaj franca Vikipedioj, al kiuj mi kontribuas momente, ne aperas specifan grupon de volontaj redaktistoj. Ekzemple, la angla vikikomunumo havas Peer Review kaj la franca havas Projet Traduction. En ambaŭ, estas iu ŝablono kiu povas esti metita direkte en la kodo kaj kiu komencas la peton por revizio. Mi jam serĉis la Diskutejon kaj Ŝablonejon kaj siajn arĥivojn. Ĉu io simila ne ekzistas ĉi tie?

Dankon! --Spade6179 (diskuto) 03:14, 9 feb. 2019 (UTC)[Respondi]

Mi ankoraŭ. Ŝajnas, ke la ekvivalento al kion mi priskribis estas la sistemo de markitaj versioj, kiu sufiĉas! Vi povas arĥivi tiun ĉi. --Spade6179 (diskuto) 05:57, 30 nov. 2019 (UTC)[Respondi]

Elstaraj kaj legindaj artikoloj[redakti fonton]

Saluton. Antaŭ tri monatoj mi metis tiun sekvan alvokon kaj ĝis nun venis neniu reago. En la koncernaj listoj atendegas kelkaj kandidatoj por la statuso de elstaraj kaj multaj por tiu de legindaj artikoloj, kelkaj dum jaroj! Eĉ kelkaj markitaj kiel jam pritraktitaj aŭ ankoraŭ montras la kandidatecon en la artikolo aŭ ne estas en la koncerna listo de akceptitaj artikoloj. Mi volas laborigi neniun: se oni rajtigas kaj lernigas min fari tion, mi faru. Nun mi ripetas la alvokon kaj proponas ion pli precizan kaj facile plenumeblan. Temas pri la artikolo Dua mondmilito, kiu estis proponita por kategorio Leginda artikolo, havas ĝis nun 12 porajn voĉojn kaj neniun kontraŭan. Ĉu eblas jam kategorii la artikolon? pri kiu fakte jam antaŭ jaroj oni diskutis la temon, sed tiam ĝi estis tute alia.--kani (diskuto) 11:33, 24 feb. 2019 (UTC)[Respondi]

Farita por la artikolo Dua mondmilito. Dankon. Nun mankas la aliaj proponitaj. Redankon.--kani (diskuto) 00:43, 25 feb. 2019 (UTC)[Respondi]