Vikipedio:Elstaraj artikoloj/Frédéric Chopin

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Frédéric Chopin
Frédéric Chopin

Fryderyk Franciszek Chopin (france Frédéric-François Chopin, naskiĝis la 1-an de marto 1810, mortis la 17-an de oktobro 1849) estis pola komponisto kaj pianisto. La pola prononco de lia familia nomo estus «ĤOpin», se ĝi estus pola; la origina franca prononco estas «ŝoPE» (kun la fina E nazaligita), kaj pole oni foje literumas ĝin «Szopen». La Nova Plena Ilustrita Vortaro esperantigis la nomon Ŝopeno.

Chopin estas hodiaŭe takstata kiel la plej eminenta pola komponisto. Li tamen ne komprenis sian popularecon eĉ kiam la revuoj skribis, ke li estos al Pollando kiel Mozart al Germanio. Laŭ li la plej grandaj komponistoj estis Mozart kaj Johann Sebastian Bach. La originaleco de Chopin faras grandan problemon por prezenti liajn komponaĵojn. La baladoj F-maĵora kaj g-minora estas komponitaj sur poemoj de Adam Mickiewicz – «Świtezianka» kaj «Jezioro Świteź», la polaj popolaj legendoj. Plejparto de komponaĵoj de Chopin estas inspiritaj per la pola popola muziko kaj eĉ universalaj aĵoj kiel etudoj kaj preludoj ampleksas la elementojn de la pola specifiko. Legu pli...