Vikipedio:Elstaraj artikoloj/Richard Gavin Reid

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Richard Gavin Reid
Richard Gavin Reid

Richard Gavin Reid [RIĉad GEJvin REJD] (naskiĝis la 17-an de januaro 1879, mortis la 17-an de oktobro 1980) estis kanada politikisto, kiu fariĝis la provinca ĉefministro de Alberto ekde 1934 ĝis 1935. Li estis la lasta membro de la partio Unuiĝintaj Farmistoj de Alberto (UFA), kiu ricevis tiun postenon. Pro la sekva venko de la partio de la Sociala Kredito en la ĝenerala baloto de Alberto en 1935, li cetere plenumis la plej mallongan mandaton en la tuta historio de albertaj ĉefministroj.

Reid enoficiĝis kiel ĉefministro de Alberto meze de la granda ekonomia depresio de la 1930-aj jaroj. Li faris plurajn decidojn por mildigi la suferon de albertanoj, sed li daŭre opiniis, ke lia provinca registaro ne havis sufiĉan potencon kaj influon por instigi plenan ekonomian resaniĝon. Dum tiu malfacila periodo, la civitanoj de Alberto estis sufiĉe allogitaj de la ekonomiaj teorioj de la evangelista pastoro William Aberhart, kiu proponis novan version de sociala kredito. Malgraŭ la protestoj de Reid, laŭ kiu la propono de Aberhart estis ekonomie kaj konstitucie nerealista, la partio de la Sociala Kredito venkegis la UFA en la baloto de 1935 : la partio de Reid ne konservis eĉ unu seĝon. Legu pli...