Vikipedio:Polurado/Arkivo2008

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Vizo[redakti fonton]

partoj de la teksto en la angla lingvo. Verdulo 18:32, 27. Maj 2007 (UTC)

Mi plibonigis la stilon kaj gramatikon, sed ne aldonis aliajn informojn. Anaso 4:44, 21 Jan 2008 (UTC)

Mi ankoraŭ iom poluris stilon kaj enhavon kaj decidis, ke tio provizore sufiĉas. --Lu 10:29, 14. Feb 2008 (UTC)

Princino Cuguko de Takamado[redakti fonton]

tute fuŝa lingve Arno Lagrange  07:23, 6. Feb 2007 (UTC)

Mi provis mian eblon por poluri ĝin, rigardante la anglan version - restas al japanoj traduki "Shakugan No Shana"- Dominik 15:08, 6. Feb 2007 (UTC)
"SNS" means "Social network service", not a title of a cartoon. I can not translate "Social network service" into Esperanto. So I replaced it with raw English in the article. :-) 221.170.161.87 15:41, 6. Feb 2007 (UTC)
Mi ankoraŭ iom redaktis kaj poluris kaj fine forigis la indikon pri polurindeco. --Lu 09:43, 14. Feb 2008 (UTC)

Alteo[redakti fonton]

Uzo de neekzistantaj ŝablonoj. — Ingolf 22:15, 11. Nov 2006 (UTC)

Traleginte la artikolon mi ne trovis indikon pri necesa polurado. Laŭ mi la artikolo ŝajnas relative bona. Ĝi havas la indikon, ke temas pri ĝermo - sed laŭ mi ne plu estas ĝermo. La problemon pri ŝablonoj mi ankaŭ ne trovis. Ŝajne do ĉiuj problemoj tiurilate estas solvitaj, ĉu? Do: Iu forigu el ĉi tiu listo. --Lu 09:17, 14. Feb 2008 (UTC)
Evidente iu riparis la artikolon sen forigi la markon. Ĝojige ke la artikolo nun bonas. Mi mem ne plu rememoris la plendon. -- 87.161.52.240 01:50, 7. Mar 2008 (UTC)

-- Ingolf 01:51, 7. Mar 2008 (UTC)

Ejakulo[redakti fonton]

Ĉefe temas pri la imagado de iu ... homo. Poluro kaj ordigo necesas, mi opinias. Punktor 15:59, 15. Okt 2008 (UTC)

Kiam vi aldonis la ŝablonon pri la polurado, mi intertempe estis laboranta pri la artikolo. Nun ĝi estas polurita. Kerio 16:43, 15. Okt 2008 (UTC)

Londono[redakti fonton]

La lingvo de la artikolo estas gramatike malbona kaj kelkfoje malfacile por legi, kaj uzas (ŝajne al mi) strangan miksaĵon de esperantaj kaj anglaj nomoj. Ĝi ankaŭ bezonas vikiigon. Mi mem provos fari, sed mi nepre faros proprajn erarojn lingvajn :) --AlexW 17:57, 23. Jul 2008 (UTC)

Premio de ĝusta vivo[redakti fonton]

Eraroplena lingvaĵo, parte eĉ nekomprenebla. Pluraj netradukitaj anglaĵoj. Moldur 21:41, 18. Jan 2008 (UTC)

Mi poluris lingve (kaj iomete strukture kaj enhave) konsiderante la germanajn kaj anglajn versiojn. Eble iu alia bonvolas kontroli, ĉu nun estas respektataj la kutimoj de Vikipedio - kaj tiam ni forigu la polurado-indikon. --Lu 09:13, 14. Feb 2008 (UTC)

Malta lingvo[redakti fonton]

La lastaj aldonoj de vikipediisto Bennigauci al la artikolo Malta lingvo estas tre malfacile kompreneblaj. Do la artikolo devas esti polurata lingve kaj stile. Kore --Tlustulimu 18:03, 20. Aŭg 2008 (UTC)

Eble povas helpi al ni, ke li aldonis laŭ la angla artikolo en:Maltese language#Future. Kore --Tlustulimu 18:16, 20. Aŭg 2008 (UTC)

Ĉesa[redakti fonton]

La informkesto en la artikolo Ĉesa enhavas parte hispanajn vortojn anstataŭ esperantajn. Krome ĝi ne estas kreita per ŝablono. Ĉu uzeblas la ŝablono {{Informkesto lingvo}} anstataŭe? Kore --Tlustulimu 21:42, 12. Aŭg 2008 (UTC)

Mi ĵus enmetis informkeston anstataŭ enlasi la fuŝan tabelon. Sed tamen la artikolo meritas iom pli da teksto. Kore --Tlustulimu 15:17, 9. Sep 2008 (UTC)

Ansotana[redakti fonton]

La informkesto en la artikolo Ansotana enhavas parte hispanajn vortojn anstataŭ esperantajn. Krome ĝi ne estas kreita per ŝablono. Ĉu uzeblas la ŝablono {{Informkesto lingvo}} anstataŭe? Kore --Tlustulimu 21:42, 12. Aŭg 2008 (UTC)

Mi ĵus emetis informkeston anstataŭ enlasi la fuŝan tabelon. Sed tamen la artikolo meritas iom pli da teksto. Kore --Tlustulimu 15:14, 9. Sep 2008 (UTC)

Aisina[redakti fonton]

La informkesto en la artikolo Aisina enhavas parte hispanajn vortojn anstataŭ esperantajn. Krome ĝi ne estas kreita per ŝablono. Ĉu uzeblas la ŝablono {{Informkesto lingvo}} anstataŭe? Kore --Tlustulimu 21:42, 12. Aŭg 2008 (UTC)

La artikolo jam enhavas tradukitan version de informkesto. Sed tamen ĝi meritas iom pli da teksto. Kore --Tlustulimu 15:11, 9. Sep 2008 (UTC)

Aragvesina dialekto[redakti fonton]

La informkesto en la artikolo Aragvesina dialekto enhavas parte hispanajn vortojn anstataŭ esperantajn. Krome ĝi ne estas kreita per ŝablono. Ĉu uzeblas la ŝablono {{Informkesto lingvo}} anstataŭe? Kore --Tlustulimu 21:42, 12. Aŭg 2008 (UTC)

Mi ĵus anstataŭigis la fuŝan tabelon per informkesto. Sed tamen la artikolo meritas iom pli da teksto. Kore --Tlustulimu 15:21, 9. Sep 2008 (UTC)

Semontana[redakti fonton]

La informkesto en la artikolo Semontana enhavas parte hispanajn vortojn anstataŭ esperantajn. Krome ĝi ne estas kreita per ŝablono. Ĉu uzeblas la ŝablono {{Informkesto lingvo}} anstataŭe? Kore --Tlustulimu 22:01, 12. Aŭg 2008 (UTC)

La artikolo jam enhavas informkeston, sed tamen ĝi meritas iom pli da teksto. Kore --Tlustulimu 15:22, 9. Sep 2008 (UTC)

Kimra terhundo[redakti fonton]

Terura lingvaĵo Arno Lagrange  13:38, 1. Mar 2008 (UTC)

✔ Farite. --Dominik 18:43, 29. Okt 2010 (UTC)

Burg Fürsteneck[redakti fonton]

La artikolo estas parte komprenebla, sed forlasas finaĵojn kaj metas asteriskon por iuj vortopartoj. Mi ne komprenas, ĉu la aŭtoro faris ŝercon aŭ ĉu li aplikis tradukprogramon (ne tute malbonan). – Umberto 21:54, 24. Feb 2008 (UTC)

Schwedentrunk[redakti fonton]

La gramatiko de la artikolo estas konfuza; krome indas diskuti, ĉu la titolo de la artikolo estu en la originala formo germana (kiel faras nur la angla vikipedio) aŭ tradukita. – Aisano 20:25, 4. Dec 2007 (UTC)

Mi devas paŝi antaŭen kaj demandi: Ĉu VIKIPEDIO estas vere la ĝusta ejo por detalaj priskriboj de tortur-manieroj? Same mi opinias pri la skribaĵo "sangaglo". Ĉu por unua informo ne sufiĉus, ke temas pri "torturo en epoko ..." sen nenecesaj brutaj, perversaj detaloj. Mi opinias, ke se oni bezonas tiun ĉi rubaĵon, por stimuli sian fantazion, ekzistas aliaj manieroj por ke li gajnu feliĉon aŭ kontentigon. VIKIPEDIO ja ankaŭ estas por infanoj, ĉu ne? --Punktor 08:51, 6. Apr 2008 (UTC)

Korea lingvo[redakti fonton]

Gramatike tre malbona. Ĝi enhavas alilingvan tekston ankaŭ. Eb.eric 04:35, 1. Jun 2008 (UTC)

Belvedere[redakti fonton]

La eksteraj ligiloj kaj la fotoj temas pri "Belvedere (Vieno)", sed la teksto temas pri konstruaĵo en Ĉehio - sed mi ne scias pri kiu; do mi ne povas malkonfuzi la artikolon. Cetere ekzistas kelkaj konstruaĵoj kun la nomo "Belvedere" - vidu: http://en.wikipedia.org/wiki/Belvedere.

Antikva Armenio[redakti fonton]

Stranga paĝeto. Ĉu forigi tute? Moldur 14:22, 6. Dec 2008 (UTC)

Komento Komento: Nun {{ĝermo}}. Se necese, {{forigu}}.--Salatonbv (diskuto) 04:00, 8 Sep. 2013 (UTC)

Konstitucio de Irano[redakti fonton]

Thomas Guibal 16:50, 13. Sep 2008 (UTC)

Komento Komento: Ankoraŭ {{ĝermo}}.--Salatonbv (diskuto) 04:56, 14 Sep. 2013 (UTC)

Konspiro-teorioj pri la 11-a de septembro 2001[redakti fonton]

Ĝenerale bone redaktita artikolo, tamen :

  • mankas enkonduko
    • ĝenerala pri kio estas la "11-a de septembro 2001",
    • aparta al ĉiu sekcio (pri kio temas parolante pri "Pensilvanio", "Pentagono", ...)
    • kio estas la konspiro-teorio
    • kiel la artikolo disputas argumentojn kaj kontraŭ-argumentojn (tio aperas nur en la fino)
  • kelkaj tajperaroj kaj aliaj lingvaj eraretoj (mi jam korektis kelkajn)
  • iuj diskutindaj vortuzoj : flambulo, "la atencoj postulus senkompare pli da viktimoj", videoo, taliban (neesperantigita)
  • unu entute netradukita (germanlingva) frazo
  • mankas referenca sekcio
mi jam ekpoluretis : plupolurenda. Arno Lagrange @ 22:51, 4. Jun 2008 (UTC)
Komento Komento: {{polurinda}} -> {{Rq}} kun detalaj petoj.--Salatonbv (diskuto) 04:56, 14 Sep. 2013 (UTC)

Karaĉio, Historio de Karaĉio, Urbokvartaloj de Karaĉio[redakti fonton]

Mi dividis la tro longan artikolon pri Karaĉio al tiuj du subartikoloj. Ĉiuj tri estas polurindaj gramatike, stile kaj vikipedie kaj - se eblas - ili montru iom da bildoj.UNiesert 01:08, 10. Apr 2008 (UTC)

Komento Komento: Karaĉio kaj Historio de Karaĉio necesas fontojn. Urbokvartaloj de Karaĉio havas kelkaj petojn per {{Rq}}--Salatonbv (diskuto) 04:56, 14 Sep. 2013 (UTC)

Cent jaroj da soleco[redakti fonton]

Post atentema korektado de la teksto, la artikolo plene tauĝos kiel ADLS. Thomas Guibal 14:18, 2. Apr 2008 (UTC)

✔ Farite--Salatonbv (diskuto) 04:56, 14 Sep. 2013 (UTC)

Andean Vulkana Zono, Nevado del Ruiz[redakti fonton]

Tri artikoloj fare de grandkomencanto en Esperanto. Ili estas entute korektendaj. Thomas Guibal 15:37, 1. Apr 2008 (UTC)

✔ Farite. Nevado del Ruiz: nun {{sen fontoj}}; Andean Vulkana Zono: nun {{ĝermo}}.--Salatonbv (diskuto) 04:00, 8 Sep. 2013 (UTC)

Dinosaucers[redakti fonton]

La artikoloj estas plenaj de eraroj. (bedaŭrinde mi scias nenion pri Dinosaucers kaj greka historio) --Punktor 14:29, 4. Apr 2008 (UTC)

Komento Komento: nun {{sen referencoj}}--Salatonbv (diskuto) 04:56, 14 Sep. 2013 (UTC)

Ghiroda[redakti fonton]

Io ne ĝustas en la frazo: *Virgil Oniţiu (5-a de aŭgusto 1829 - ?, ? 1996). Sed mi ne trovis informojn pri li, nur: http://ro.wikipedia.org/wiki/Virgil_Oni%C5%A3iu Sed temas pri alia viro, ĉu ne? Bonvolu helpi! --Punktor 16:19, 5. Apr 2008 (UTC)

Komento Komento: {{Polurinda}} -> {{ĝermo}}.--Salatonbv (diskuto) 04:00, 8 Sep. 2013 (UTC)

Maĝango[redakti fonton]

La teksto estas neenciklopedia, anstataŭ faktoj ĝi enhavas troigajn eldirojn pri socia vivo en Ĉinujo. Mankas divido al partoj, nenio estas pri riĉa historio de la ludo, plenas liter-eraretoj.--Lohengrin 13:52, 18. Dec 2008 (UTC)

✔ Farite iomete ekde 2008. Nun {{sen referencoj}}.--Salatonbv (diskuto) 04:00, 8 Sep. 2013 (UTC)