Vikipedio:Vikipedia Babilejo - 2002

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Arkivo de la Vikipedio:babilejo inter junio 2002 kaj februaro 2003.


Nova demando: Kiom da paĝoj la Vikipedio entenas nun? Verŝajne pli ol 2250, ĉu ne, ChucK? ;-)

--Bab

Jes, verŝajne ni havas pli ol 2500. Mi skribos ion al soc.culture.esperanto baldaŭ pri kiel helpi la enciklopedion. Mi estas tre okupita nun pro mia baldaŭa vojaĝego... do mi ne havas tempon kalkuli la nombron de artikoloj. La nova programo aŭtomate kalkulos tion, do ni povas atendi tion. --Chuck SMITH


Homoj, bonvolu kie eblas, eviti la formon estas -ita kaj prefere uzu akuzativigitan objekton antaŭverbe. Pasivo ajnalingve estas malbona stilo! Plue, ĝi ebligas la eviton de de kiu ja estas multsenca. Jen ekzemplo (el Akvino):

Evitinda "La lasta estas sciita de dio sed ne de homo"
Preferinda "La lastan scias Dio sed ne homo"

Plue, la evitinda frazo indikas ke Dio iam sciis 'la lastan' sed nun ne scias ĝin, alivorte, li forgesis. Ankaŭ, la vorton de oni povas kompreni kiel pri.

--KriZe


Feliĉan Naskiĝtagon, Vikipedio[redakti fonton]

Je la 15a de novembro 2001, la unua artikolo estis en la Vikipedio en Esperanto! Eble vi interesiĝas vidi kiom ni faris dum unu jaro. Se vi interesiĝas, vidu Vikipedio:Historio. Do, je la 15a de novembro, festu la Vikipedion per skribi kaj redakti kelkajn artikolojn. Aŭ eble Brion povos konverti la softvaron antaŭ tiam...  ;-) Ankaŭ, se vi volas, legu kaj helpu mian KAEST prelego kiun mi faros je la 8a de novembro en Prago. --Chuck SMITH


Projekto inda meti en Vikedia?[redakti fonton]

Mi ĵus legis en numero 191 de Kontakto ke projekto Monda Enciklopedio Esperanto - naciaj lingvoj serĉas kunlaborantoj. Ĉu tiuj personoj jam partoprenas la Vikipedion aŭ indas kontakti ilin? Jen iliaj retadresoj: rdba@adinet.com.uy, sonry@adinet.com.uy, richard@cs.com.uy. --Nicolas STAMPF

Mi ne rekonas la adresojn... certe indus kontakti ilin, mi kredas. --Brion VIBBER
Jes, mi nun diskutas aferojn kun la estro de M-E. Mi provas kunlaborigi lin en Vikipedio.  ;-) --Chuck SMITH

Vikivortaro[redakti fonton]

Nun komenciĝas plurlingva vortaro-projekto, "Wiktionary", ĉe http://wiktionary.wikipedia.org/. Ne jam tute certas, kiel ĝi estos plenumita, sed interesatoj bonvolu iri tien. (Ĉi-momente Wiktionary aperas angle, same kiel http://meta.wikipedia.org ; eble ĉiuj lingvoj estos kunfanditaj, eble apartigitaj...) --Brion VIBBER 10:45, 12. Dec 2002 (UTC)


Mi ĵus sendis mesaĝon al ĉiuj respondeculoj pri UEA fakaj asocioj kaj ankaŭ baldaŭ aperos la ĉi-jaran Pasportan Servon kiu havas okon-paĝan anoncon pri Vikipedio sur la dorskovrilpaĝo! Do, estus bone se ni ĉiuj povos kontroli la sennomajn redaktojn pli ofte ĉe Lastaj ŝanĝoj. Dankon, Chuck SMITH