Vilaoj de Löw-Beer en Svitávka

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vilaoj de Löw-Beer en Svitávka
vilaoj
Granda vilao
Oficiala nomo: Löw-Beerovy vily
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Sudmoravia regiono
Distrikto Distrikto Blansko
Municipo Svitávka
Historia regiono Moravio
Situo Vilaoj de Löw-Beer en Svitávka
 - koordinatoj 49° 30′ 14″ N 16° 35′ 51″ O / 49.50389 °N, 16.59750 °O / 49.50389; 16.59750 (mapo)
Stilo secesio
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Retpaĝo: Vilaoj de Löw-Beer en Svitávka
Portalo pri Ĉeĥio
Malgranda vilao

Vilaoj de Löw-Beer troviĝas en Svitávka en distrikto Blansko. Ambaŭ lasis konstruigi familio de Löw-Beeridoj, kiu venis ĝis Svitávka en la 17-a kaj la 18-a jarcentoŝanĝo el Boskovice.

Granda vilao de Löw-Beer[redakti | redakti fonton]

En la jaro 1900 komencis en Svitávka firmao Moses Löw-Beer konstrui la tn. Grandan vilaon. Aŭtoro de la projekto estas nekonata arkitekto. La konstruado estis finita je du jaroj pli poste. La vilao estas konstruita en secesia stilo riĉigita kun barokaj kaj klasicismaj elementoj. La Granda vilao estas enskribita en Centra listo de nemoveblaj kulturaj memorindaĵoj kun registra numero 11389/7-8698. Nuntempe en la vilao havas sidejon Ofico de kampurbo Svitávka, Baza artista lernejo kaj biblioteko.

Malgranda vilao de Löw-Beer[redakti | redakti fonton]

Proksime de Granda vilao estis en la jaro 1906 konstruita la tn. Malgranda vilao. La projekto estis prilaborita de arkietkto el Brno Josef Nebehosteny. Malgranda vilao estas en privata posedado kaj ĝi servas kiel familia domo kun privata kuracista praktiko. La Malgranda vilao estas enskribita en Centra listo de nemoveblaj kulturaj memorindaĵoj kun registra numero 11416/7-8697.

Ĉirkaŭaĵo de la vilaoj[redakti | redakti fonton]

Sur la parcelo ĉirkaŭ la vilaoj troviĝis ankaŭ forcejo, abelujo, kegloludejo, garaĝoj kaj pli poste ankaŭ tenisejo kaj naĝejo.

Pluaj fotoj[redakti | redakti fonton]

Rilataj artikoloj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]