Villaco

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Villaco
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 47181
Demografio
Loĝantaro 74  (2023) [+]
Loĝdenso 5 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 44′ N, 4° 16′ U (mapo)41.738888888889-4.2688888888889Koordinatoj: 41° 44′ N, 4° 16′ U (mapo) [+]
Alto 793 m [+]
Areo 15 km² (1 500 ha) [+]
Villaco (Provinco Valadolido)
Villaco (Provinco Valadolido)
DEC
Villaco
Villaco
Situo de Villaco
Villaco (Hispanio)
Villaco (Hispanio)
DEC
Villaco
Villaco
Situo de Villaco

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Villaco [+]
vdr

Villaco [biLJAko] estas municipo en la nordoriento de la provinco Valadolido, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Valle del Esgueva (Valo de Esgeva) en la nordoriento de la provinco. Ĝi estas nomata ankaŭ Villaco de Esgueva.

Villaco en la provinco Valadolido.
La Valle del Esgueva de la provinco Valadolido, ruĝe, nordoriente.
Preĝejo.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝia municipa teritorio estas formata de unusola loĝloko, okupas totalan areon de 15,75 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 75 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte 100 el 1991. Ĝi distas 41 km de Valadolido, provinca ĉefurbo.

Ĝi limas angule kun la provinco Palencio kaj precize kun municipoj Torre de Esgueva, Castroverde de Cerrato, Valbuena de Duero kaj Amusquillo. Ĝia municipa teritorio estas trapasata de la rivero Esgueva.

Historio[redakti | redakti fonton]

Estas restaĵoj de vakceoj. En Mezepoko okazis reloĝado eble ĉirkaŭ la 9-a jarcento. La areo apartenis al la Regno Leono kaj poste al la Regno Kastilio. La unua dokumentita mencio datas de la 11-a jarcento, pri konstruado de fortikaĵo ĉe tio kio estis tiam landlimo inter la regnoj Kastilio kaj Leono. Ĝi apartenis al la komunumaro merindad de Cerrato kaj estis posedo de diversaj nobeloj. En la 16-a jarcento, temis pri komunumaro Concejo de Castroverde, kun Castroverde de Cerrato, Torre de Esgueva kaj Fombellida; la kvar loĝlokoj, plus aliaj loĝlokoj -delonge malaperintaj-, formis tiun asocion kiu pluis ĝis la 18-a jarcento; en la urbodomo de Torre estas oficiala dokumento, per kiu oni esprimas la tialojn por ties separiĝo, kaj la korespondan havigon de tiu (1820).

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj, vitejoj, kaj beto) kaj brutobredado kaj rilata komercado. Lastatempe kultura kaj rura turismo ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado).

De la historia pasinteco restis vizitindaj vidindaĵoj el kiuj menciindas la gotika-novklasikisma preĝejo de la 16a jarcento kaj ermitejo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]