Villamor de los Escuderos

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Villamor de los Escuderos
municipo en Hispanio
Administrado
Poŝtkodo 49719
Demografio
Loĝantaro 372  (2023) [+]
Loĝdenso 7 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 15′ N, 5° 35′ U (mapo)41.252777777778-5.575Koordinatoj: 41° 15′ N, 5° 35′ U (mapo) [+]
Alto 835 m [+]
Areo 55,77 km² (5 577 ha) [+]
Villamor de los Escuderos (Provinco Zamoro)
Villamor de los Escuderos (Provinco Zamoro)
DEC
Villamor de los Escuderos
Villamor de los Escuderos
Situo de Villamor de los Escuderos
Villamor de los Escuderos (Hispanio)
Villamor de los Escuderos (Hispanio)
DEC
Villamor de los Escuderos
Villamor de los Escuderos
Situo de Villamor de los Escuderos

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Villamor de los Escuderos [+]
vdr

Villamor de los Escuderos [biljaMOR] estas municipo de la provinco Zamoro, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al La Guareña en la plej sudoriento de la provinco. Villamor de los Escuderos estas komprenebla etimologie kiel Vilao de Amor aŭ Amur (posedanto) de la Ŝildistoj.

Preĝejo.

Ĝia municipa teritorio estas formata de unusola loĝloko, okupas totalan areon de 56,27 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 384 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 1 200 loĝantojn ekde la komenco de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj. Ĝi distas 41 km de Zamoro, provinca ĉefurbo, lime kun Guarrate oriente, kun Fuentesaúco sudoriente, Aldeanueva de Figueroa sudokcidente, Topas okcidente, El Maderal nordokcidente kaj Argujillo norde.

La setlejo mem fondiĝis en la 12-a jarcento. En postaj jarcentoj suferis pro militoj kaj ĉefe dum la Hispana Milito de Sendependigo.

La tradiciaj agrikulturo (cerealoj, beto) kaj brutobredado (bovoj kaj ŝafoj) lastatempe iom dekadencis, sed pluas. Lastatempe rura turismo ekgravis.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]