Villanova

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Villanova
municipality of Aragon

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 22467
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 176  (2023) [+]
Loĝdenso 25 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 33′ N, 0° 28′ O (mapo)42.5477777777780.46111111111111Koordinatoj: 42° 33′ N, 0° 28′ O (mapo) [+]
Alto 982 m [+]
Areo 7,048246 km² (70 4.8 246 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Villanova (Provinco Ŭesko)
Villanova (Provinco Ŭesko)
DEC
Villanova
Villanova
Situo de Villanova
Villanova (Hispanio)
Villanova (Hispanio)
DEC
Villanova
Villanova
Situo de Villanova

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Villanova (Huesca) [+]
vdr

Villanova [biljaNOba] (en benaskesa BilanobaBillanoba)[1] estas loĝloko kaj municipo de Hispanio, en la nordokcidento de la komarko Ribagorza (kies ĉefurbo estas Graus) apartenanta al la nordoriento de la Provinco Huesko (regiono Aragono), kiel loko en la nomita Valo de Benasque.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Preĝejo de Sankta Petro.

Ĝia municipa teritorio estas en la nordokcidento de la komarko Ribagorza, en la koro de Pireneoj ĉe la rivero Ésera; fakte kaj Villanova (okcidente) kaj Sesué (oriente) estas ambaŭflanke de la akso formita per la rivero Ésera kaj la ŝoseo A-139.

Ĝi limas norde kun Sahún, okcidente kun Chía, kaj oriente kun Sesué. Oni parolas variaĵon de la aragona, nome filologie konata kiel kunejo de la aragona, la kataluna, la gaskona pro kio oni povas paroli pri transira parolmaniero nome benaskesa aŭ "patués".

La klimato estas malvarma, nome altmontara.

La loĝloko Villanova mem (966 msm)[2] estas je 136 km nordoriente de Huesca. Ĝi estas komunikata laŭ la ŝoseo A-139 kiu kondukas norden al Benasque kaj al Castejón de Sos suden.

Historio[redakti | redakti fonton]

Preĝejo de Sankta Maria.

La plej fruaj dokumentoj konataj pri Villanova estas de 1006 kaj 1010 en kiuj oni diras, ke Guinta, vendas vitejon al Enardo en la loko nomita Billanue del Valle de Sos. Poste, en 1017, Enardo aĉetas vitejon en Billanue, tiam al Bonofilo de Sos. Historie, en la Valo de Benasque, oni kultivis laŭ la klimato: nome en Cerler, pli malvarmaj, al paŝtejoj, en Benasque, pli moderklimataj, al cerealo, kaj en Villanova, pli varmaj, al la vitejoj.[3]

Komence de la 19-a jarcento la tuta komarko estis damaĝita pro la franca invado.

Dum la Hispana Enlanda Milito la loĝloko suferis pro operacoj kadre de la atakoj de la respublikanoj klopode al konkero de la provinca ĉefurbo Ŭesko kaj fina kontraŭatako de frankistoj kiu rezultis en homamasa fuĝado de respublikanoj kaj de militrifuĝintoj.

Multaj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento pro rura elmigrado, kaj same ĉe Villanova kie oni malaltiĝis el 362 loĝantoj en 1920 ĝis 94 loĝantoj en 1991 kaj poste oni rekuperiĝis ĝis nunaj 170 loĝantoj (2022),[4] pro la altiro de montara turismo.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

La loka ekonomio evoluis el la tradiciaj agrikulturo kaj forstado kaj ĉefe brutobredado (ŝafoj, kaj ĉefe bovoj) al natura, sporta, kultura, montara kaj rura turismo ĉefe rilate al la montaro. La kreado kaj disvastigo de skiejo de Cerler, kaj la kreskanta montarturismo helpis la konstruadon de hoteloj, loĝejaroj, restoracioj, vendejoj kaj rilataj instalaĵoj.

Ĉefaj vidindaĵoj estas la preĝejoj (de Sankta Maria kaj de Sankta Petro); en la municipo estas nombraj montopintoj; krome estas "ibones" (glaĉeraj lagoj), montaraj rifuĝejoj kaj tiel plu.

Bildoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. «DECRETO LEGISLATIVO 2/2006, de 27 de diciembre, del Gobierno de Aragón, por el que se aprueba el texto refundido de la Ley de Delimitación Comarcal de Aragón.». Arkivita el originalo la 23an de aprilo 2009. Konsultita la 19an de oktobro 2009.
  2. Gobierno de Aragón. «Zonas altimétricas por rangos en Aragón y España, y altitud de los municipios de Aragón.». Datos geográficos. Arkivita el originalo la 4an de decembro 2011. Konsultita la 15an de aŭgusto 2012.
  3. El Románico en Aragón de Jose luis Aramendía
  4. INE (eld.). «Nomenclátor: Población del Padrón Continuo por Unidad Poblacional».

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Aragón constante histórica. Publicaciones de la Caja de Ahorros de Zaragoza, Aragón y Rioja. 1979.
  • Ubieto Arteta, Antonio (1981-1989). Historia de Aragón. 6 vol. Zaragoza: Anubar.
  • Ubieto Arteta, Antonio, "Historia de Aragón". Los pueblos y los despoblados 1 (Eld. Anubar. Zaragoza, 1984)
  • CONTE OLIVEROS, Jesús. “Personajes y Escritores de Huesca y Provincia”. Eld. Librería General (Zaragoza 1981)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Villanova (Huesca) en la hispana Vikipedio.