Villar de Torre

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Villar de Torre
municipality of La Rioja
Administrado
Poŝtkodo 26325
Demografio
Loĝantaro 153  (2023) [+]
Loĝdenso 13 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 22′ N, 2° 52′ U (mapo)42.370555555556-2.8655555555556Koordinatoj: 42° 22′ N, 2° 52′ U (mapo) [+]
Alto 766 m [+]
Areo 11,99 km² (1 199 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Villar de Torre (Provinco Rioĥo)
Villar de Torre (Provinco Rioĥo)
DEC
Villar de Torre
Villar de Torre
Situo de Villar de Torre
Villar de Torre (Hispanio)
Villar de Torre (Hispanio)
DEC
Villar de Torre
Villar de Torre
Situo de Villar de Torre

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Villar de Torre [+]
vdr

Villar de Torre [biLJAR deTOre] estas vilaĝo kaj municipo de Rioĥo (norda Hispanio), nome en la nordokcidenta Komarko de Nájera kaj precize en la okcidento de la regiono. La loknomo Villar de Torre estas etimologie komprenebla kiel Vilaĝo de Turo.

La malgranda municipa teritorio de Villar de Torre, en la okcidento de la regiono.
Preĝejo.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Tiu municipo estas ĉe la supra fluejo de la rivero Tuerto en la Supra Rioĥo. Tiu valo havas ebenan terenon kaj estas bordita de diversaj niveloj de teraso kiuj staras ekde la valo ĝis la montoj.

Ĝi estas loĝloko kun komunikvojo laŭ la regiona ŝoseo LR-206 inter Azofra, Alesanco, Torrecilla sobre Alesanco kaj Cañas norde kaj la regiona ŝoseo LR-204 al Badarán oriente kaj Cirueña nordokcidente. Ĝi estas je 766 metroj super marnivelo.

Historio[redakti | redakti fonton]

La plej frua dokumenta mencio datas de la jaro 943 kiam la reĝo García Sánchez la 1-a de Pamplono kaj lia dua edzino, Teresa Ramírez, donas Villar de Torre al la Monaĥejo de San Millán de la Cogolla.[1]

En la 1960-aj jaroj la elmigrado iris al enlandaj centroj, unue al Bilbao, Barcelono kaj Madrido, kaj en la 1970-aj jaroj al Logroño. El la 1960-aj jaroj oni malaltiĝis el 570 loĝantoj ĝis la nunaj 163.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

La bazo de la ekonomio estas agrikulturo.

La loĝantaro estas tre maljuniĝinta. Vizitindaĵoj estas la preĝejo kaj lavejo ktp.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Dokumento 30 de la cartulario de tiu monaĥejo.