Badarán

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Badarán
municipality of La Rioja

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 26310
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 496  (2023) [+]
Loĝdenso 24 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 22′ N, 2° 48′ U (mapo)42.366944444444-2.8075Koordinatoj: 42° 22′ N, 2° 48′ U (mapo) [+]
Alto 623 m [+]
Areo 20,69 km² (2 069 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Badarán (Provinco Rioĥo)
Badarán (Provinco Rioĥo)
DEC
Badarán
Badarán
Situo de Badarán
Badarán (Hispanio)
Badarán (Hispanio)
DEC
Badarán
Badarán
Situo de Badarán

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Badarán [+]
vdr

Badarán [badaRAN] estas vilaĝo kaj municipo de Rioĥo (norda Hispanio), nome en la nordokcidenta Komarko de Nájera kaj precize en la okcidento de la regiono.

La municipa teritorio de Badarán, en la okcidento de la regiono.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝi estas je 37 km de Logronjo provinca kaj regiona ĉefurbo, sur la valo de la rivero Cárdenas, je altitudo de 623 m super marnivelo. Badarán estas je 6 km de la Monaĥejoj de San Millán de la Cogolla, lulilo de la kastilia lingvo (Heredo de la Homaro). Ĝi estas ĉe vojkrucejo inter vinvojo kaj vojo de monaĥejoj. La municipo estas ĉirkaŭita de poploj kaj vitejoj, kun la rivero Cárdenas kiel alfluanto de Najerilla. Proksime estas Atalaya, monteto ĉe la ŝoseo al Cordovin, ekde kie oni povas rigardi la loĝlokon el la altaĵoj, kaj estas rigardejo de 360º al la tuta valo kaj al kelkaj loĝlokoj de Supra Rioĥo. Ĉe kelkaj vojoj estas malnovaj vitgardejoj (ŝtonaj kabanoj) kiuj datas de la 19-a jarcento, uzitaj kiel rifuĝejo de kamparanoj kaj laboranimaloj.

Ĝi estas loĝloko kun komunikvojo laŭ la regiona ŝoseo LR-205 inter Berceo sudokcidente kaj Cárdenas oriente. Krome sudoriente estas Baños de Río Tobía laŭ LR-207, Villar de Torre laŭ LR-204 kaj Cordovín norde laŭ LR-207. Ĝi estas ĉe la meza fluejo de la Valo de la rivero Najerilla, je 623 metroj super marnivelo.

Historio[redakti | redakti fonton]

La plej frua dokumenta mencio datas de la 10-a jarcento en donacdokumento de la loko al la Monaĥejo de San Millán. Estis tri domaroj proksimaj al Badarán nomitaj Villagonzalo, Terrero kaj Villorquite. La 15an de Majo 1326 la kvar lokoj kuniĝis kaj formis la nunan municipon Badarán.

En la 1960-aj jaroj la elmigrado iris al enlandaj centroj, unue al Bilbao, Barcelono kaj Madrido, kaj en la 1970-aj jaroj al Logroño. El la 1950-aj jaroj oni malaltiĝis el 1 484 loĝantoj ĝis la nunaj 500.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

La bazo de la ekonomio estas agrikulturo, kaj ĉefe vinproduktado, sekvita de tritiko kaj hordeo, krom la fruktoĝardenoj.

La loĝantaro estas tre maljuniĝinta. Vizitindaĵoj estas la preĝejo, la palaco, blazondomoj, arko, ponto, fontano, la montara pejzaĝo, rivero Najerilla ktp.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]