Cirueña

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Cirueña
municipality of La Rioja
Administrado
Poŝtkodo 26258
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 198  (2023) [+]
Loĝdenso 16 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 25′ N, 2° 54′ U (mapo)42.411111111111-2.8958333333333Koordinatoj: 42° 25′ N, 2° 54′ U (mapo) [+]
Alto 755 m [+]
Areo 12,15 km² (1 215 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Cirueña (Provinco Rioĥo)
Cirueña (Provinco Rioĥo)
DEC
Cirueña
Cirueña
Situo de Cirueña
Cirueña (Hispanio)
Cirueña (Hispanio)
DEC
Cirueña
Cirueña
Situo de Cirueña

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Cirueña [+]
vdr

Cirueña [ziRŬEnja] estas vilaĝo kaj municipo de Rioĥo (norda Hispanio), nome en la nordokcidenta Komarko de Santo Domingo de la Calzada.

La municipa teritorio de Cirueña, en la nordokcidento de la regiono.
Ermitejo.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝi estas je nur 6 km de la komarka ĉefurbo, Santo Domingo de la Calzada, komunikitaj ambaŭ municipoj per la regiona ŝoseo LR-204. Sude estas la monaĥejoj de San Millán de la Cogolla kaj Cañas. Ĝi estas ligita kun la nacia ŝoseo N-120 inter Logroño kaj Burgoso pere de la regiona ŝoseo LR-236.

La loko estas inter Hervías (norde) kaj Manzanares de Rioja (sude). Pli precize norde de la urba kerno estas strataro okupota kaj poste la malgranda domaro de Ciriñuela (diminutivo de Cirueña) kaj oriente estas serio de lagetoj.

Toponimo[redakti | redakti fonton]

Same kiel ĉe aliaj loknomoj de Rioĥo, tiu nomo devenas de la eŭska. Ĝi devenas de "Zur" kiu signifas lignon kaj "oin", kies traduko estus bazo aŭ ĉeo, kun aldono de la singulara artikolo -a. Tiel la pratermino estus "Zuroina", kiu evoluus ĝis la aktuala nomo. Kiel rezulto, la toponimo de la municipo entute estus tradukebla per la trabo aŭ la lignaĵo. Eble reference al alta arbo kiu elstaris ie. La toponimoj kun tiu komponanto estas oftaj en la rioĥa teritorio kaj fakte ekzistas tiu termino en la rioĥa vortotrezoro kun la signifo de "blanka poplo", pro kio ŝajnas logika, ke Zuroin estus la eŭskdevena korespondaĵo.[1]

La toponimo aperis en mezepokaj dokumentoj kun la jenaj literumadoj: Cironia en 972, 1024, 1044, 1173 kaj 1193, Ceroniam en 1052, Cironiam en 1056, Cyrueina en 1191, Cyronia en 1193, Cirueño en 1277 kaj Çiruenna en 1287.[1]

Historio[redakti | redakti fonton]

Unu el fruaj referencoj al Cirueña aperis el 30a de novembro 972, kiam Sanĉo Garcés la 2-a de Pamplono, kun sis frato Ramiro kaj la reĝino Urraca, donis la lokon al la monaĥejo de San Andrés de la propra loko. Laŭ historiisto Moret okazis en Cirueña la kapto en la jaro 960 de la kastilia grafo Fernán González fare de la reĝo García Sánchez la 4-a de Pamplono. Tiu historiisto diras ankaŭ, ke la reĝo Don Sanĉo de Pamplono fondis la monaĥejon de San Andrés en la loko de Cirueña en la jaro 972.[2] En 1052, post la fondo de la Monaĥejo de Santa María la Real de Nájera, García Sánchez la 3-a de Navaro donis al tiu institucio la lokon de Cirueña.[2] Cirueña havis, ĉiam laŭ la historiisto Moret foruon, kiu estis konservita en la arkivo de la Monaĥejo de Santa María la Real de Nájera.[2]

En la 12-a jarcento estis plendoj inter la Monaĥejo de Santa María la Real de Nájera kaj la episkopoj de Calahorra, laŭ kiuj Cirueña apartenis al la monaĥejo.[2] En la 14-a jarcento okazis senloĝigo de la loko pro konfliktoj. Ses lokanoj plendis al la prioro de la monaĥejo, ke ili foriris pro diversaj malbonaĵoj faritaj al ili, sed se la prioro permesis ili revenos deklarante sin liaj vasaloj. Tion akceptis la prioro kun permeso ne pagi impostojn dum 10 jaroj, kaj tial ili revenis en 1387.[2]

Aktualo[redakti | redakti fonton]

La rura elmigrado okazis laŭlonge de la 20-a jarcento, kaj tial oni malaltiĝis el preskaŭ 500 loĝantoj en la 1950-aj jaroj ĝis nunaj 180.

Vizitindaĵoj estas preĝejoj kaj ermitejo, ktp.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 REPERTORIO BÁSICO DE TOPONIMIA EUSKÉRICA EN LA RIOJA, AZNAR MARTÍNEZ - Biblioteca Gonzalo de Berceo. Alirita en 2021-04-02 el www.vallenajerilla.com
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 2,4 Historia (España), Real Academia de la; Govantes, Ángel Casimiro de (1846). Diccionario geográfico-histórico de España. Imprenta de los Sres. Viuda de Jordán e Hijos.