Saltu al enhavo

Villardiegua de la Ribera

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Villardiegua de la Ribera
municipo en Hispanio
Administrado
Poŝtkodo 49250
Demografio
Loĝantaro 115  (2023) [+]
Loĝdenso 4 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 32′ N, 6° 11′ U (mapo)41.536111111111-6.1822222222222Koordinatoj: 41° 32′ N, 6° 11′ U (mapo) [+]
Alto 756 m [+]
Areo 28,62 km² (2 862 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Villardiegua de la Ribera (Provinco Zamoro)
Villardiegua de la Ribera (Provinco Zamoro)
DEC
Situo de Villardiegua de la Ribera
Villardiegua de la Ribera (Hispanio)
Villardiegua de la Ribera (Hispanio)
DEC
Situo de Villardiegua de la Ribera

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Villardiegua de la Ribera [+]
vdr

Villardiegua de la Ribera estas municipo de la provinco Zamoro, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Sayago en la sudokcidento de la provinco. Villardiegua de la Ribera estas devena etimologie el Villar de la Yegua de la Ribera tio estas Vilaĝo de la Ĉevalino de la Rivero. La hispanlingva vorto "yegua" (ĉevalino) aludas al la porko-bovo-forma de skulptaĵo de vetonoj kiun la lokanoj komprenis kiel ĉevalino: ĝi aperas en la supra duono de la blazono sur ruĝa fono. Sed eble ankaŭ kiel Vilaĝo de Akvo de la Rivero.

Ĝi apartenas al la Natura Parko Arribes del Duero.

Villardiegua de la Ribera en la provinco Zamoro.

Ĝia municipa teritorio estas formata de unusola loĝloko, okupas totalan areon de 28,85 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 113 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 550 loĝantojn el la komenco de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj. Ĝi distas 44 km de Zamoro, provinca ĉefurbo, kaj limas kun Paradela (Portugalio), Salto de Castro, Villadepera, Aldeia Nova (Portugalio), Villadepera, Miranda do Douro (Portugalio), Torregamones kaj Moralina.

Estas prahistoriaj kaj multaj romiaj restaĵoj, sed la setlejo mem fondiĝis en la 13-a jarcento. En postaj jarcentoj suferis pro militoj kaj ĉefe dum la Hispana Milito de Sendependigo.

La tradiciaj agrikulturo (cerealoj, legomoj, vitoj) kaj brutobredado (bovoj kaj ŝafoj) lastatempe iom dekadencis, sed pluas. Lastatempe kultura kaj rura turismo plie ekgravis.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]