Villarta-Quintana

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Villarta-Quintana
Ermita de San Esteban-Quintana-19233.jpg
Administrado
Poŝtkodo 26259 [+]
Demografio
Loĝantaro 136  (2021) [+]
Loĝdenso 5 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 26′ N, 3° 3′ U (mapo)42.429722222222-3.0491666666667Koordinatoj: 42° 26′ N, 3° 3′ U (mapo) [+]
Alto 754 m [+]
Areo 24,73 km² (2 473 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Situo de Villarta-Quintana
Situo de Villarta-Quintana

Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Villarta-Quintana [+]
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Villarta-Quintana [biLJARta-kinTAna] estas vilaĝo kaj municipo de Rioĥo (norda Hispanio), nome en la nordokcidenta Komarko de Santo Domingo de la Calzada.

La municipa teritorio de Villarta-Quintana, en la okcidento de la regiono.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Temas pri tre agrikultura loĝloko, kun malgranda brutobredado de bovoj kaj porkoj. Kultivoj estas ĉefe cerealoj: tritiko, sekalo, hordeo, sed ankaŭ terpomo. Oni ĵus enkondukis irigaciajn kultivojn kiel brokolo, verdaj fazeoloj, pizoj ktp. Villarta-Quintana estas formata per tri loĝlokoj tre diferencaj kaj separataj: nome Villarta, Quintana kaj Quintanar de Rioja.

Villarta estas la ĉefa kerno, kie estas la urbodomo, la preĝejo, la sancentro kaj la centro por emerituloj. Sportaj instalaĵoj estas ĉe la rando de la vilaĝo. Je 800 m de Villarta estas Quintana, sur montara areo pli verda. Inter renovigitaj konstruaĵoj kontrastas ruinoj de abandonitaj domoj, atestilo de senloĝigado suferinta en la lastaj jardekoj. Ili estas sudokcidente de Grañón kaj tute apud la limo kun la provinco Burgoso.

Finfine Quintanar de Rioja estas sur la mapo kvazaŭ duoninsulo kiu eniras en la provinco Burgoso. Dakte laŭŝosee ĝi estas atingebla nur tra areo de tiu provinco.

Historio[redakti | redakti fonton]

En la Mezepoko, la pilgrimado al Compostela trairis tiun areon por ligi Santo Domingo de la Calzada kun Burgoso. La plej frua mencio datas de 1094 kaj temas pri donaco kiun doña Juliana de Fortúnez faris al la monaĥejo de San Millán de la Cogolla de siaj posedaĵojn en la Montoj de Oca. Fine de la 15-a jarcento, la posedanto de la vilaĝo, don Pedro Manrique, duko de Nájera kaj grafo de Treviño, vendis Villarta al sia onklino Contesina, filino de la konestablo don Álvaro de Luna, kaj al sia kuzo Bernabé Manrique de Luna. En 1711, Filipo la 5-a deklaris ĝin sendependa, kaj tiel oni rompis la ligojn kun Santo Domingo pri krimjuro kaj kun Grañón pri civila juro.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

La rura elmigrado okazis laŭlonge de la 20-a jarcento, kaj tiel oni pasis de 548 loĝantoj en la 1950-aj jaroj ĝis la nunaj 136.

Vizitindaĵoj estas preĝejoj kaj ermitejo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]