Vilmos Bacher
Aspekto
| Vilmos Bacher | |
|---|---|
![]() | |
| Persona informo | |
| Naskiĝo | 12-an de januaro 1850 en Liptovský Mikuláš |
| Morto | 25-an de decembro 1913 (63-jaraĝa) en Budapeŝto |
| Tombo | Salgotarjani Street Jewish Cemetery (en) |
| Lingvoj | germana |
| Ŝtataneco | Hungario |
| Okupo | |
| Okupo | lingvisto profesoro judologo historiisto rabeno orientalisto |
Vilmos Bacher [vilmoŝ baĥer], laŭ hungarlingve kutima nomordo Bacher Vilmos estis hungara hebreisto, profesoro, rabeno. Lia patro estis Simon Bacher, lia frato estis Emil Bacher.
Vilmos Bacher naskiĝis la 12-an de januaro 1850 en Hungara reĝlando, Aŭstra Imperio en Liptószentmiklós (nuntempa Liptovský Mikuláš en Slovakio). Li mortis la 25-an de decembro 1913 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Vilmos Bacher frekventis mezlernejon en Pozono, poste li lernis en Breslau. Li doktoriĝis kaj rabeniĝis, poste li estis rabeno de Szeged. Ekde 1877 li instruis 36 jarojn en rabena seminario de Budapeŝto. Li redaktis diversajn fakrevuojn.


