Vilmos Pecz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vilmos Pecz
Persona informo
Naskiĝo 20-an de marto 1854 (1854-03-20)
en Strâmbu
Morto 9-an de novembro 1923 (1923-11-09) (69-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Malnova tombejo de Budapeŝto
Lingvoj hungara
Alma mater Universitato Eötvös Loránd
Okupo
Okupo lingvisto
vdr

Vilmos PECZ [vilmoŝ pec], laŭ hungarlingve kutima nomordo Pecz Vilmos estis hungara lingvisto, instruisto, filologo, profesoro, membro ordinara de Hungara Scienca Akademio (1902).

Vilmos Pecz [1] naskiĝis la 20-an de marto 1854 en Transilvanio en Sztrimbuly [strimbuj] (nuntempa Strâmbu en Rumanio). Li mortis la 9-an de novembro 1923 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Vilmos Pecz frekventis universitaton en Budapeŝto, kie li ricevis diplomon en 1876. Post 2 jaroj li doktoriĝis. Inter 18771891 li instruis en gimnazio en Budapeŝto, dume li ankaŭ plulernis en Germanio. Inter 1885–1891 li instruis ankaŭ en universitato en Budapeŝto, poste en Universitato Kolozsvár. Li estis dekano en 1894. En la sekva jaro li reiris al Budapeŝto, kie li ĝismorte instruis en la universitato.

Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Latin verstan és prosodia gymnasiumok számára (1881)
  • Uj-görög nyelvtan olvasmányokkal és bevezetéssel az uj görög nyelvtudományba (Nov-greka gramatiko kun legaĵoj kaj enkonduko al la nova greka lingvo), (1894)
  • Ókori lexikon (1902–1904) - nuntempe ankaŭ elektronika formo ĝi aperis

Fontoj[redakti | redakti fonton]