Viloria

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Viloria
municipo en Hispanio
Administrado
Poŝtkodo 47166
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 353  (2023) [+]
Loĝdenso 32 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 27′ N, 4° 23′ U (mapo)41.445392-4.3827406Koordinatoj: 41° 27′ N, 4° 23′ U (mapo) [+]
Alto 866 m [+]
Areo 11 km² (1 100 ha) [+]
Viloria (Provinco Valadolido)
Viloria (Provinco Valadolido)
DEC
Viloria
Viloria
Situo de Viloria
Viloria (Hispanio)
Viloria (Hispanio)
DEC
Viloria
Viloria
Situo de Viloria

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Viloria [+]
vdr

Viloria [biLOrja] estas municipo en la sudoriento de la provinco Valadolido, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Tierra de Pinares (Pinartero) en la sudo de la provinco. Ĝi estas popole konata kiel Viloria del Henar. Ĝi limas kun la provinco Segovio al kiu ĝi iam apartenis.

Viloria en la provinco Valadolido.
La Tierra de Pinares de la provinco Valadolido, verde, sude.
La Sanktejo de Nuestra Señora del Henar.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝia municipa teritorio estas formata de unusola loĝloko, okupas totalan areon de 11,15 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 348 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte ĉirkaŭ 60 el 1991. Ĝi distas 43 km de Valadolido, provinca ĉefurbo.

Historio[redakti | redakti fonton]

Estas restaĵoj de visigotoj. La areo apartenis unue al la Regno Leono kaj poste al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado, rilate al Cuéllar. Frua dokumenta mencio estas Carta de Privilegio de Johano la 2-a konfirmanta alian de Sanĉo la 4-a de la 20a de Decembro 1294, al la lokanoj de Viloria rajtigante plantadon de pinaro. Ekde la Mezepko Viloria estis integrita en la Comunidad de Villa y Tierra de Cuéllar, ene de la loĝlokaro Sexmo de Montemayor.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj, vitejoj, legomoj kaj terpomoj) kaj brutobredado (ŝafoj) kaj rilata komercado ekzemple pro muelejoj de rubio. Lastatempe kultura kaj rura turismo ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado). Estas diversaj atelieroj kaj servoj; multaj laboristoj navedas ĉiutage al Valadolido.

De la historia pasinteco restis vizitindaj vidindaĵoj el kiuj menciindas la turo de la preĝejo, restaĵoj de alia turo kaj la Sanktejo de Nuestra Señora del Henar.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]