Tinktura rubio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Tinktura rubio
Rubia tinctorum flowers.jpg
Biologia klasado
Ordo: Gentianaloj Gentianales
Familio: Rubiacoj Rubiaceae
Genro: Rubio Rubia
Specio: R. tinctorum
Rubia tinctorum
L.
Aliaj Vikimediaj projektoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Tinktura rubio, Rubia tinctorum, estas herbeca plurjara planto el familio Rubiacoj (Rubiaceae), parenca al plantoj el genroj Galio kaj al kafplantoj.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Rubia tinctorum - Köhler–s Medizinal-Pflanzen-123.jpg

La ordinara folio povas kreski ĝis 1,5 m en alteco. La ĉiamverdaj folioj estas proksimume 5-10 cm longaj kaj 2-3 cm larĝaj, produktitaj en volvaĵoj de 4-7 stelsimilaj ĉirkaŭ la centra tigo. Ĝi grimpas per etaj hokoj ĉe la folioj kaj tigoj. La floroj estas malgrandaj (3–5 mm laŭlarĝe), kun kvin palflavaj petaloj, en densaj grapoloj, kaj aperas de junio ĝis aŭgusto, sekvataj de malgrandaj (4–6 mm en diametro) ruĝaj ĝis nigraj beroj. La radikoj povas esti pli ol unu metron longaj, ĝis 12 mm dikaj kaj la fonto de ruĝaj tinkturfarboj konataj kiel roza rubio kaj Turkia ruĝo. Ĝi preferas argilecajn grundojn (sabla plus argila grundo) kun konstanta humideco. Rubio estas uzata kiel nutraĵa planto de la larvoj de iuj specioj de Lepidopteroj inkluzive de la sfingeda kolibra moteo.

Historio[redakti | redakti fonton]

Fruaj pruvoj de tinkturado devenas de Barato, kie peco da kotono tinkturfarbita per rubio estis reakirita de la arkeologia ejo ĉe Mohenjo-Daro (tria jarmilo a.K.).[1] En sanskrito, ĉi tiu planto estas konata per la nomo Manjiŝta. Ĝi estis uzita de ermitoj por tinkturfarbi siajn vestojn safrankolore. Dioskorido kaj Plinio la Maljuna (De re natura) mencias la planton (kiun la romianoj nomis rubia passiva). En vikingepokaj niveloj de Jorko, restaĵoj kaj flago kaj rubio estis elfositaj. La plej malnovaj eŭropaj teksaĵoj tinkturfarbitaj venas de la tombo de la merovinga reĝino Arnegundis en Saint-Denis proksime de Parizo (inter 565 kaj 570 p.K.).[2] En la "Capitulare de villis" de Karolo la Granda, rubio estas menciita kiel "warentiam". Ankaŭ la herbario de Hildegard de Bingen mencias la planton. La ruĝaj manteloj de la britaj Ruĝmanteluloj estis tinkturfarbitaj per rubio, post pli frue tinkturfarbitaj per koĉenilo.[3] Rubio estas menciita en la Talmudo (ekz. Sabbath 61b) kie la rubia planto estas nomata "puah" en aramea kaj tradukita en la malnovan francan fare de Rashi (loc cit).

Turkia ruĝo estis forta, tre stabila ruĝa tinkturfarbo por kotono obtenita de rubia radiko per komplika plurpaŝa procezo implikanta "sumakon kaj kverkajn gajlojn, bovidan sangon, ŝafan fekaĵon, petrolon, sodon, alunon, kaj solvaĵon el stano."[4] Turkia ruĝo disvolviĝis en Barato kaj disvastiĝis al Turkio. Grekaj laboristoj konantaj la metodojn de ĝia produktado estis venigitaj al Francio en 1747, kaj nederlandaj kaj anglaj spionoj baldaŭ malkovris la sekreton. Sanigita versio de Turkia ruĝo estis produktita en Manĉestro antaŭ 1784, kaj kotonaj roboj rulstampitaj per Turkia ruĝa pulvoro estis modaj en Anglio de la 1820-aj jaroj.[5][6]

Uzoj[redakti | redakti fonton]

Nature tinkturfarbitaj skeinoj faritaj kun radiko de tinktura rubio, Colonial Williamsburg, VA

Ĝi estis uzata ekde antikvaj tempoj kiel vegetala ruĝa tinkturfarbo por ledo, lano, kotono kaj silko. Por tinkturfarbado, la radikoj estas rikoltitaj post du jaroj. La ekstera ruĝa tavolo donas la komunan varion de la tinkturfarbo, la interna flava tavolo la rafinitan varion. La tinkturfarbo estas fiksita al la tuko helpe de tinkturfiksilo, plej ofte aluno. Rubio povas esti fermentita ankaŭ por tinkturfarbado (Fleurs de garance). En Francio, la restaĵoj estis uzataj por produkti brandon.

La radikoj enhavas la acidan rubertirinon. Per sekiĝo, fermentado aŭ traktado kun acidoj, ĉi tio ŝanĝiĝas al sukero, alizarino kaj purpurino, kiuj unue estis izolitaj de la franca kemiisto Pierre Jean Robiquet en 1826. Purpurino normale ne estas kolora, sed ĝi estas ruĝa kiam dissolvita en alkalaj solvaĵoj. Miksita kun argilo kaj traktita kun aluno kaj amoniako, ĝi donas brilan ruĝan kolorilon (rubia lako).

La diserigitaj radikoj povas dissolviĝi en sulfata acido, kiu post sekiĝo lasas tinkturon nomatan garance (la franca nomo por rubio). Alia metodo pliigi la rendimenton konsistis el dissolvado de la radikoj en sulfata acido post kiam ili estis uzitaj por tinkturado. Ĉi tio produktas tinkturon nomatan garanco. Traktante la diserigitajn radikojn per alkoholo, kolorino estis produktita. Ĝi enhavis 40–50 fojojn la kvanton de alizarino el la radikoj.

La kemia nomo por la pigmento estas alizarino, de la antrakvinona grupo, kaj estis uzita por produkti la alizarinan inkon en 1855 de profesoro Leonhardi de Dresdeno, Germanio. En 1869, la germanaj apotekistoj Graebe kaj Liebermann sintezis artefaritan alizarinon, kiu estis produktita industrie ekde 1871 kaj poste, efike finante la kultivadon de rubio.

La radikoj de la planto enhavas plurajn polifenolajn komponaĵojn, kiel 1,3-Duhidroksiantrakinono (purpuroksantino), 1,4- Duhidroksiantrakinono (kinizarino), 1,2,4-Trihidroksiantrakinono (purpurino) kaj 1,2-Duhidroksiantrakinono (alizarino). Ĉi tiu lasta komponaĵo donas al ĝi sian ruĝan koloron al tekstila tinkturfarbo konata kiel Roza rubio. Ĝi ankaŭ estis uzata kiel kolorilo, precipe por farbo, nomata rubia lako. La substanco ankaŭ estas derivita de alia specio, Rubia cordifolia.

Popola medicino[redakti | redakti fonton]

Laŭ la herbario de Culpeper, la planto estas "herbo de Marso" kaj "havas malfermigan kvaliton, kaj poste ligan kaj fortigan". La radiko estis rekomendita en la kuracado de flava iktero, obstrukco de lieno, melankolia humuro, paralizo, iskialgio kaj kontuziĝoj. La folioj estis konsilitaj por virinoj "kiuj ne havas siajn monataĵojn" kaj por la traktado de lentugoj kaj aliaj malkolorigoj de haŭto.[7]

Riskoj[redakti | redakti fonton]

Rubia radiko povas kaŭzi damaĝojn en ĵusnaskiĝintoj kaj abortojn en virinoj kiam englutita.[8]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. H. C. Bhardwaj & K. K. Jain (1982). “Indian dyes and dyeing industry during 18th–19th century”, Indian Journal of History of Science 17 (11), p. 70–81.  Arkivigite je 2012-01-14 per la retarkivo Wayback Machine
  2. (September 2012) “Luxurious Merovingian Textiles Excavated from Burials in the Saint Denis Basilica, France in the 6th-7th Century”, Textiles and Politics: Textile Society of America 13th Biennial Symposium Proceedings, p. 3. 
  3. Where did the Redcoat red dye come from?. The First Foot Guards. Alirita 15a de Februaro 2011.
  4. Jill Goodwin. (1982) A Dyer's Manual. Pelham Books. ISBN 978-0-7207-1327-5.
  5. John Cannon & Margaret Cannon. (2002) Dye Plants and Dyeing, 2‑a eldono, A & C Black, p. 76, 80. ISBN 978-0-7136-6374-7.
  6. Jane Tozer & Sarah Levitt. (1983) Fabric of Society: A Century of People and their Clothes 1770–1870. Laura Ashley Press, p. [htt://archive.org/details/fabricofsocietyc00toze/e/29 29–30]. ISBN 978-0-9508913-0-9.
  7. Culpeper's Herbal: Madder en bibliomania.com
  8. Madder, WebMD.

Eksteraj ligiloj kaj noto[redakti | redakti fonton]

  • "Rubia.—Madder", King's American Dispensatory, 1898.
  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Rubia tinctorum en la angla Vikipedio.
Taksonidentigiloj
  • Wikidata: Q163641
  • Wikispecies: Rubia tinctorum
  • APDB: 153236
  • BioLib: 40625
  • Calflora: 9213
  • Ecocrop: 9344
  • EoL: 1107374
  • EPPO: RBITI
  • FoC: 220011762
  • FoIO: RUBTIN
  • GBIF: 2892272
  • GRIN: 32244
  • iNaturalist: 362522
  • IPNI: 765369-1
  • IRMNG: 11270887
  • ITIS: 35145
  • NBN: NBNSYS0000004983
  • NCBI: 29802
  • Plant List: kew-180430
  • PLANTS: RUTI2
  • POWO: urn:lsid:ipni.org:names:765369-1
  • Tropicos: 27904511
  • uBio: 461461
  • WCSP: 180430
  • WoI: 2497
  • WFO: wfo-0000298644