Vincent Lemire

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vincent Lemire
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1972 (1972-11-30) (51-jaraĝa)
en Parizo
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio
Alma mater Universitato Aikso-Marsejlo
Okupo
Okupo historiisto • universitata instruisto
vdr

Vincent LEMIRE naskiĝinta en 1973, estas franca historiisto.

En 1998 Lemire akiris historian agregacion. Li doktoriĝis en 2006 per sia verko La Soif de Jerusalem (La Soifo de Jerusalemo), kiu estis eldonita kiel libro en 2011. Lia libro Jerusalemo 1900, publikigita en 2013, estis tradukita en plurajn lingvojn. Lemire laboras kiel preleganto ĉe la Universitato de Parizo-Est Marne-la-Vallée kaj direktoro de la eŭropa Open Jerusalem-projekto, financita de la Eŭropa Esplorkonsilio.

La esplortemoj de Lemire estas la historio de la Proksima Oriento, precipe Jerusalemo kaj ĝia magreba distrikto, kaj la historio de la francaj slumoj de la 1930-aj jaroj ĝis la 1970-aj jaroj. Li ankaŭ interesiĝas pri la historio de fotarto.

En 2022, Lemire estis fakulo pri epizodo de la arto-serio Writing History on the Western Wall(verki historion de la okcidenta muro).

En 2013, al Lemire estis atribuita la premion la Prix Augustin Thierry pro sia libro Jérusalem 1900. La ville sainte à l'âge des possibles. Lemire, Katell Berthelot, Julien Loiseau kaj Yann Potin ricevis la premion Pierre Lafue kaj la premion Sophie Barluet en 2017 pro sia libro Jérusalem, Histoire d'une ville-monde, des origines à nos jours.

Verkoj de Lemire[redakti | redakti fonton]

  • La Soif de Jérusalem : Essai d'hydrohistoire (1840–1948), eldonejo de la Sorbonne, 2011, (ISBN 978-2859446598)
  • Jérusalem 1900. La ville sainte à l'âge des possibles, eldonejo Points, 2016, (ISBN 978-2757862285)
  • Jérusalem, histoire d'une ville-monde des origines à nos jours, eldonejo Flammarion, 2016, (ISBN 978-2081389885)
  • Révolutions ː Quand les peuples font l'histoire, eldonejo Belin , 2017, (ISBN 978-2410010596) kun Félix Chartreux, Maud Chirio, Mathilde Larrère, Eugénia Paleraki
  • Histoire de Jérusalem, eldonejo les Arenes, 2022, (ISBN 979-1037508836)
  • Au pied du Mur : vie et mort du quartier des Maghrébins, eldonejo Le Seuil, 2022