Vincentas Vaitiekūnas

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vincentas Vaitiekūnas
Persona informo
Naskiĝo 24-a de oktobro 1908
en en vilaĝo Šlapikiai, distrikto Šiauliai, (Litovio)
Morto 8-a de junio 1987
en Šiauliai
Lingvoj Esperanto
Nacieco litovo
Ŝtataneco Litovio
Okupo
Okupo esperantisto
Esperanto
Esperantistiĝis en 1936
vdr

Vincentas Vaitiekūnas (naskiĝis la 24-an de oktobro 1908 en vilaĝo Šlapikiai, distrikto Šiauliai; mortis la 8-an de junio 1987 en Šiauliai) estis litova esperantisto, juristo, ekde 1927 juĝeja interpretisto en Šiauliai.

Samtempe esperantiĝis, ekde 1936 diplomita esperantisto kaj komitatano aŭ prezidanto de loka E-societo. li estis ankaŭ senĉesa organizanto kaj gvidanto de landesplora muzeo "Aušra" en Šiauliai. Li aktive partoprenis ankaŭ en ĉiuj Baltiaj E-tendaroj kaj renkontiĝoj, estis kunlaboranto en sciencaj ekspedicioj de la muzeo. Elokventa oratoro, poligloto (li posedis krom la litova ankaŭ la rusan, polan, germanan, Esperanton kaj jidon).

Fontoj[redakti | redakti fonton]