Vintrosportejo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Vintra sportregiono)
Vintrosportaj regionoj de la mondo.

Vintrosportejoskiejo estas areo, kiu taŭgas por skiado, neĝtabulo-veturado aŭ ĝenerale por vintrosporto. La klasika vintrosporta areo havas montojn kiuj estas ekipitaj per telferoj kaj skiejoj. Se la infrastrukturo taŭgas por nordia skiado oni ankaŭ nomas similan ejon alpa centro.

Klasikaj vintrosportaj areoj[redakti | redakti fonton]

Vintrosporta regiono de Bariloche (Argentino).

Klasikaj vintrosportaj areoj situas ofte en montaraj regionoj. La montoj kaj kontinenta klimato en vintro, kiu falas en vintro sub nul grado, estas la plej grava antaǔkondiĉo por skii aǔ neĝtabuli kaj sledadi vintre. Ofte vizitataj skiejoj situas ekzemple en la Alpoj de Germanujo, Aǔstrio, Svisio, norda Italujo, Slovenujo kaj Francujo, sed ankaŭ en Ĉeĥio, Polujo, Nordameriko kaj Japanujo.

Skivojo en la skiregiono Rastkogel, Zillertal.

La entreprenistoj, kiuj prizorgas la skiejojn plej ofte ne estas la posedantoj de la sportaj arealoj kaj skiejoj, sed luprenas la terenojn por la vintrosporto. La posedantoj de la tereno plej ofte estas lokaj agrikulturistoj, kiuj uzas dum somero la ejojn kiel paŝtejoj aǔ herbejoj.

La plej multaj skiejoj situas en regionoj kiuj estas ĝenerale interesaj por turismumi. Dum la senneĝa sezono la regionoj proponas vojojn kaj padojn por montomigrantoj, montobiciklistoj, glisparaŝutado. Ofte tie ankaŭ ekzistas someraj sledkurejoj aǔ ŝnur-glisparaŝutado.

Tie kie mankas montoj aǔ la klimato ne taŭgas por vintraj sportoj pli kaj pli estas konstruataj Internaj skiejoj. Tiaj vintrosportejoj eblas kaj en grandurboj kaj en dezertoj, kiel ekzemple en Dubajo.

Ekonomia signifo[redakti | redakti fonton]

Vintraj sportregionoj estas gravaj turistaj allogaĵoj. Sole Aǔstrio enspezas pro siaj vintrosportaj areoj 7 miliardojn da eŭroj jare, kun la nerekta rezulto de la gajno por la enlanda ekonomio de eĉ 11 miliardoj da eŭroj.[1] La Bavaraj vintrosportaj regionoj havas en la vintra sezono ĉ. 168 milionojn da tagajn ekskursojn kaj 27,4 milionoj da tranoktojn kun totala enspezo de 2,5 miliardoj da eŭroj.[2]

Infrastrukturo de vintrosporta regiono: alveturejoj, tranoktejoj, transporteblecoj, skivojoj.

Problemoj[redakti | redakti fonton]

La plej granda problemo pro la vintrosportaj regionoj estas la klimata ŝanĝo, la tutmonda plivarmigo. Dum la vintro kelkaj tradiciaj vintrosportaj areoj ne plu havas neĝon aǔ neĝas nur tre melfrue. Kelkfoje la neĝo havas malbonan kvaliton. Multaj gastoj ne venas, kio estas perdo de enspezoj pro la turismo kaj la ŝtato.[3]

Skiejoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]