Viola Maderspach

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Viola Maderspach
Persona informo
Naskiĝo 9-an de marto 1920 (1920-03-09)
en Iscroni
Morto 1-an de januaro 2004 (2004-01-01) (83-jaraĝa)
Okupo
Okupo muzeologo
vdr

Viola MADERSPACH, Kovács Zoltánné estas rumania hungara arthistoriistino. Ŝi naskiĝis en Iscroni en 1920 kaj mortis en 2004.

Kariero[redakti | redakti fonton]

Viola Maderspach diplomitiĝis en la Arta Ĉeflernejo de Budapeŝto. Inter 1951-1961 ŝi estis direktorino de muzeo de Baia Mare, poste tie muzeografino. Ŝi fondis la sekcion pri arto kaj tie ŝi prezentis la popolarton kaj pentraĵojn de pentristoj de Baia Mare (1960-64). Ŝia studaĵo pri Artistkolonio de Baia Mare aperis ankaŭ en Esperanto en Stokholmo.

Fonto[redakti | redakti fonton]