Saltu al enhavo

Vioria

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vioria
Bazaj informoj
Naskiĝo 27-an de majo 2004 (2004-05-27) (20-jaraĝa)
en Hostomel
vdr

vioria (ukraine віорія, vera nomo — Violeta Ŝumar) — estas ukraina pop-rokmuzika kantistino origine de la urbeto Ĥostomel.[1]

Muzika aktiveco[redakti | redakti fonton]

2022 jaro[redakti | redakti fonton]

En februaro de 2022 jaro en sia Telegram-kanalo vioria publikiĝis ukrainlingvan version de populara kanto «vi vere similas al kato» en sia originala interpretado kun ukulelo.[2][3]

Post la liberiĝo de Kieva provinco, en aprilo de 2022 jaro, ŝi publikiĝis sian unuan originalan kanton «hodiaŭ estas milito».[4] Poste ŝi aliĝis al diskeldonejo Black Beats,[5] kaj en sia 18-a naskiĝtago ŝi publikiĝis kanton «mi nur volas rehejmiĝi», en kiu kantas pri temon, konatan por ĉiuj rifuĝintaj ukrainoj, — hejmsopiron.[6] En aŭgusto de 2022, la kantistino publikiĝis faritan en studio hiton «malsana pro amo», kiu, laŭ datumoj de la 21-a de novembro de 2023 jaro, iĝis la plej populara kanto de vioria.[7]

La 10-an de septembro vioria unuafoje sursceniĝis — en la festivalo Culture of Love en Kiev.[8]

La 25-an de novembro de 2022 jaro estis publikita la unua muzikalbumeto de vioria sub la nomo «6 kialoj por koramikiĝi», en kiu estas du ekzistaj kantoj: «malsana pro amo» kaj «hello kitti», kaj ankaŭ la kvar novaj: «kun vi», «malreciproke», «tiu kiel ĉiuj» kaj «mi foriros».[9][10]

Referencoj[redakti | redakti fonton]