Virgulino de Fryštát

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Fryŝtata Virgulino estas Dipatrino, Virgo Maria, adorata en Fryŝtato en formo de baroka pentraĵo.

Historio[redakti | redakti fonton]

La pentraĵo estas pentrita en 1694 de nekonata pentristo. Ĝi estis en la posedo de loka paroĥesto Jan Buček, kiu en 1698 grave malsaniĝis kaj perdis la konscion. Liaj amikoj metis la pentraĵon sur la bruston de pastro, kaj oni diras, ke miraklo okazis. La pastro vekiĝis, povis konfesi kaj akcepti la lastan unkton kaj la 26-an de aprilo 1698, li mortis trankvile. Post lia morto la fideluloj transdonis la pentraĵon al la preĝejo.

Antaŭ la pentraĵo okazas laŭdire multaj mirakloj, ekzemple miraklaj resanigoj, sed pli ofte malpli spektaklaj mirakloj, kiel ordigi sian vivon aŭ konvertiĝon.

La graveco de la bildo en la pieco de la loka loĝantaro estas evidentigita per tio, ke oni adoris kopion de la bildo eĉ en la preĝejo de sankta Judaso Tadeo kaj sankta Simono en Lískovec (Frýdek-Místek).

Priskribo[redakti | redakti fonton]

En la pentraĵo estas sidanta Virgulino Maria brakumanta la Infanon Jesuo, kiu dormas sur ŝia brako. Virgulino rigardas onin kun milda rideto.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • Mirindaj kaj graciaj pentraĵoj de Virgulino Maria en Silezio (ĉeĥe)
  • Priskribo kaj foto de pentraĵo (ĉeĥe)[rompita ligilo]
  • Pri fryŝtata pilgrimloko (ĉeĥe)