Vitra plafono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
mapo ilustranta la diferencojn en enspezaroj inter viroj kaj virinoj de la sama eduka nivela Usono ( 2006)

Vitra plafono  estas metaforo uzata por reprezenti nevideblan baron kiu malhelpas antaŭfiksitan demografian grupon (kutime malplimultaj grupoj) altiĝi super certa nivelo en hierarkio [1]. Tiu ĉi metaforo unue estis elpensita fare de feministoj rilate al barieroj al la karieroj de alt-atingantaj virinoj [2][3].

La esprimo "vitra plafono" en genrostuda teorio estis lanĉita en la fruaj 1980-aj jaroj por priskribi nevideblan kaj formale nedifinitan barieron ("karierplafono") kiu limigas la karierakcelon de virinoj pro kialoj nerilataj al iliaj profesiaj kvalitoj. Poste, la esprimo estis vastigita al aliaj sociaj grupoj kaj malplimultoj (naciaj malplimultoj, seksaj malplimultoj, ktp.) [4][5][6][7].

La supozo pri la ekzisto de nevidebla baro ekestas ĉar la leĝo en multaj landoj eksplicite malpermesas ian videblan baron, t.e. malpermesas diskriminacion pro sekso, socia sekso, religio, nacieco kaj deveno, sed malgraŭ tio estas rimarkindaj diferencoj en la labormerkato kiuj estas reflektitaj en salajroj, rangoj, ktp. Diferencoj evidentiĝas ankaŭ en aliaj teritorioj, inter virinoj kaj viroj, aŭ membroj de minoritata grupo kaj membroj de la majoritata grupo. La "vitra plafono" estas provo klarigi ĉi tiun fenomenon [8].

Virinoj ankoraŭ alfrontas ĉi tiun nevideblan baron hodiaŭ. Tiel, ĉirkaŭ 84% de la ĉefmanaĝeroj de la kvincent gvidaj usonaj kompanioj (Fortune 500) estas viroj (en direktoraroj de ĉi tiuj kompanioj, viroj konsistigas 88%), malgraŭ tio, ke virinoj konsistigas gravan parton de ĉiuj dungitoj ĉe pli malaltaj niveloj en la kompanioj. Tiu ĉi baro ŝuldiĝas al profunde enradikiĝintaj stereotipoj (precipe, seksaj) rilate al subpremataj sociaj grupoj kaj la manifestiĝo de la tiel nomata timo al sukceso fare de ĉi tiuj lastaj.

Laŭ modernaj esploristoj, la ĉefaj obstakloj al la vojo de virinoj al altaj kaj respondecaj postenoj estas la tradiciaj dungecpolitikoj de kompanioj, stereotipoj sugestante, ke virino ne taŭgas por la rolo de gvidanto, same kiel la manko de patronoj.

La vitra plafono ankaŭ povas limigi la karieran progreson de viroj ankaŭ. Ekzemple, kiam viro, grimpante la karierŝtuparon, ne povas venki la baron de supera administrado: la pli alta "elito" ne volas akcepti lin en tian rondon.

Ankaŭ, viktimoj de la vitra plafono ofte estas diversaj rasaj, etnaj, religiaj kaj aliaj grupoj kaj malplimultoj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Federal Glass Ceiling Commission. Solid Investments: Making Full Use of the Nation's Human Capital. Arkivigite je 2014-11-08 per la retarkivo Wayback Machine Washington, D.C.: U.S. Department of Labor, November 1995, p. 13-15.
  2. Federal Glass Ceiling Commission. Good for Business: Making Full Use of the Nation's Human Capital. Arkivigite je 2014-08-10 per la retarkivo Wayback Machine Washington, D.C.: U.S. Department of Labor, March 1995.
  3. Wiley, John. (2012) The Blackwell Encyclopedia of Gender and Sexuality Studies. Vol. 5.. John Wiley and Sons.
  4. Laermer. (2003) Full frontal PR. Bloomberg Press. ISBN 9781576600993.
  5. (May 2011) Marilyn Loden On Feminine Leadership. Pelican Bay Post.
  6. 100 Women: 'Why I invented the glass ceiling phrase' (2017-12-12). Alirita 2017-12-12.
  7. "100 Women: 'Why I invented the glass ceiling phrase'", BBC News, 13 December 2017.
  8. "Demarginalising the Intersection of Race and Sex: A Black Feminist Critique of Anti-discrimination Doctrine, Feminist Theory, and Anti-racist Politics" by Kimberlé Crenshaw in Framing Intersectionality, edited by Helma Lutz et al. (Ashgate, 2011).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]