László Vizi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Vizi László)
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
László Vizi
Persona informo
Naskiĝo 1959
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

László VIZI (VIZI László) (n. 1959) estas hungara esperantisto.

Li eklernis esperanton en 1983, en la jaro de la Universala Kongreso de Esperanto en Budapeŝto, kiam en la naciaj amaskomunikiloj multis la mencioj pri Esperanto. Poste li partoprenis la fondadon de fondadon de grupiĝo nomita "Superintensa Esperanto-instrua Asocio" (hungare Szuperintenzív Eszperantó Oktatási Egyesület) aŭ "Fiŝklubo", samkiel ekzemple ankaŭ Teodoro Kereszthegyi kaj Péter András Rados. László Vizi aktivadis tie komence kiel teknika kunlaboranto, poste kiel help-instruisto kaj la mentoro de la lernantoj ĝis 1997.

En 1997 dum kelkaj monatoj li laboris en la redaktejo de Eventoj, poste li laboris ĉe Hungaria Esperanto-Asocio. Tie li instruis Esperanton, cetere administris la oficejon kaj librovendejon.

László Vizi estis kunverkinto de la libro "Sinpreparo por la Esperanta lingvoekzameno". (ISBN 9635714602) [1] (4934 /2002.) kaj kontribuanto de kelkaj aliaj lernolibroj, vortaroj ktp. ĉe Kultura Esperanto Asocio.

Li ellaboris la frazanalizan sencodifinan tradukmetodon[1] kaj instruas/instruis ĝin kiel la unusola ĝis almenaŭ komenco de la 2010-aj jaroj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  1. Vizi László en la retejo verkoj.com (eo)