Vjetnama literaturo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Literaturo de Vjetnamio estas la literaturo, kaj parola kaj skriba, kreita ĉefe en vjetnama lingvo, kvankam estas ankaŭ ekzemploj de vjetnamaj verkistoj francparolantoj, kiel Kim Thúy kaj angloparolantoj, tiuj ĉefe en Aŭstralio kaj en Usono, kiuj estas konsiderataj de multaj kritikistoj kiel parto de la nacia tradicio. Dum unu jarmilo, antaŭ la 12-a jarcento, Vjetnamio estis dominata de Ĉinio kaj pro tio la plej parto de la verkoj realigataj dum tiu periodo estas en klasika ĉina. La skribsistemo Chữ nôm, kreita ĉirkaŭ la 10-a jarcento, ebligis, ke la verkistoj skribu en vjetnama uzante ĉinajn karaktrojn modifitajn. Kvankam la vjetnama estis konsiderata lingvo malsupra al la ĉina, ĝi akiris prestiĝon iom post iom. Floris en la 18-a jarcento kiam multaj vjetnamaj aŭtoroj kaj poetoj komponis siajn verkojn en chữ nôm, kiam por mallonge ĝi iĝis la oficiala skribsistemo. Kvankam la vjetnama alfabeto quốc ngữ estis kreita jam en la 17-a jarcento, ĝi ne populariĝis ekster la etoso de la misiistoj (ĉefe portugaloj kaj poste francoj) ĝis komenco de la 20-a jarcento, kiam la franca kolonia administracio trudis ties uzon en Franca Hindoĉinio. Meze de tiu jarcento, preskaŭ ĉiuj verkoj en vjetnama estis komponitaj en vjetnama alfabeto quốc ngữ.

Nguyen Du (1765–1820) estis vjetnama poeto kaj verkisto. Li estas fama pro La Rakonto pri Kiều,[1] historio de bela knabino kiu vendis sin por savi sian patron. Li estas konsiderata kiel la simbolo de vjetnama literaturo.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. tradukita ankaŭ en Esperanton [1]