Vláďa Zíka

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vláďa Zíka
Persona informo
Naskonomo Vladimír Watzke
Naskiĝo 21-an de julio 1900
en Prago, Bohemio,  Aŭstrio-Hungario
Morto 6-an de oktobro 1971
en Žatec,  Ĉeĥoslovakio
Nacieco ĉeĥo
Ŝtataneco Ĉeĥoslovakio vd
Profesio
Alia nomo Georg Bobbin, Eva Marešová, Jan Havlín, Jiří Havlín
Okupo verkisto • sciencfikcia verkisto vd
Verkado
Ĝenroj aventuremaj romanoj, detektivaj romanoj, porjunulinaj kaj porvirinaj romanetoj
Verkoj Justa Chess en pdf en Esperanto
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vláďa ZÍKA (naskiĝis la 21-an de julio 1900 en Prago - mortis la 6-an de oktobro 1971 en Žatec, Ĉeĥio) estis ĉeĥa verkisto de aventuraj romanoj por junularo.

La propra nomo de Vláďa Zíka estis Vladimír Watzke. Li estis aŭtoro de preskaŭ ĉiuj ĝenroj de konsuma literaturo. Li verkis aventurajn romanojn el Sovaĝa okcidento, detektivromanojn (sub pseŭdonomo Georg Bobbin), porjunulinajn kaj porvirinajn romanetojn (sub virina pseŭdonomo Eva Marešová aŭ viraj pseŭdonomoj Jan HavlínJiří Havlín) kaj en ne lasta vico aventurajn romanojn por junuloj, precipe el medio de aeronaŭtiko.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Granda flugo de malgranda heroo (1937), kiel Vladimír Zíka
  • Malgranda heroo el antaŭurbo (1937)
  • Radioj de pereo (1937), sub pseŭdonomo Georg Bobbin
  • Ordeno de maŝinpafilisto Paŭlo (1938)
  • Mirka flugas ĉirkaŭ mondo (1938)
  • Sekreta sendostacio vokas! (1938), la II-a eldono (1947)
  • Mistero de malnova turo (1938)
  • Misteroplena aviadisto (1938)
  • Defendantoj de la blanka flago (1938)
  • Knaboj en antaŭurbo (1938)
  • Esplorulo Aleksĉjo (1938)
  • Urbo sur la mara fundo (1939)
  • Nigra proskribito (1939), sub pseŭdonomo Georg Bobbin
  • Trupo de Ivan (1939)
  • Franĉjo kaj ĉantaĝistoj (1939)
  • Justa Chess (1939)
  • Ses herooj el Nome (1939)
  • La tria klaso ribelas (1939)
  • Tendarfajro vokas (1940)
  • Filo de gardisto de lumturo (1940)
  • Knaboj el la ora ŝipruino (1940)
  • Jiĉjo ne timas (1941), 2-a eldono (1942)
  • Aviadilo en horizonto (1941)
  • La deksesjara piloto (1941)
  • Atentu la unuaklasanojn (1941)
  • Agla koro (1942)
  • Aviadilo super Afriko (1942)
  • Sinjoro profesoro kaj ceteraj (1943), kiel Vladimír Zíka
  • Herooj el nordo (1943)
  • Ŝtala vojo (1943)
  • Aviadilo super abismo (1944)
  • Kion rakontis aŭtoj de Jiĉjo-motoristo (1948)

En Esperanto[redakti | redakti fonton]