Vladimir Dmitriev

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Vladimir DMITRIEV)
Vladimir Dmitriev
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1869 (1869-11-30)
Morto 30-an de novembro 1919 (1919-11-30) (50-jaraĝa)
Lingvoj Esperantorusa
Ŝtataneco Rusia Imperio
Okupo
Okupo esperantisto
vdr
Esperanta-Rusa Vortareto

Vladimir A. DMITRIEV (nask. en 1870) estis rusa inĝeniero-konstruisto kaj Esperanto-instruisto en Sankt-Peterburgo.

Dmitriev aliĝis al Esperanto en 1907. Li gvidis multajn kursojn en Peterburgo. Li verkis Esperantan-Rusan Vortareton (2 eld., 1914, 1920). Fakte temas pri "Oficiala Radikaro" de ĉiuj radikoj kaj vortoj troveblaj en Universala Vortaro kaj en la aliaj partoj de la Fundamento de Esperanto, en la unua Oficiala Aldono (OA 1) kaj en la proponoj de la Akademio de Esperanto por OA 2 el la jaroj 1913 kaj 1914 (sume 4370 radikoj kaj 4708 vortoj kun tradukoj al la rusa). Dmitriev krome verkis grafikajn figurojn pri la kresko de Esperanto-Societoj kaj -gazetaro, fine kunverkis propagandan verkon.

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.