Vladimir Propp

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vladimir Propp
Persona informo
Naskiĝo 16-an de aprilo 1895 (1895-04-16)
en Sankt-Peterburgo
Morto 22-an de aŭgusto 1970 (1970-08-22) (75-jaraĝa)
en Sankt-Peterburgo
Lingvoj rusagermana vd
Ŝtataneco Rusia ImperioSovetunio vd
Alma mater Sankt-Peterburga Ŝtata Universitato • Annenschule vd
Profesio
Okupo antropologo • lingvistoverkisto • universitata instruisto • literaturkritikisto • literaturhistoriisto • filologo • folkloristo vd
Laborkampo folklorscienco • etnografioslavistikoruslingva literaturogermanlingva literaturo • ĝermana filologio • filologio vd
Verkado
Verkoj Morphology of the Folk Tale vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vladimir Jakovleviĉ PROPP (ruse Владимир Яковлевич Пропп; 29a de aprilo [malnovstile 17a de aprilo] 1895 — 22a de aŭgusto 1970) estis soveta folkloristo kaj fakulo kiu analizis la bazajn strukturajn elementojn de rusaj folkloraj rakontoj kaj identigis iliajn plej simplajn strukturajn unuojn.

Lia plej fama verko Morfologio de la popolrakonto estis publikigita en rusa en 1928 kiel ruse Морфология сказки. Kvankam ĝi reprezentis trarompon kaj por folkloristoj kaj por rakontomorfologio kaj influis super Claude Lévi-Strauss kaj Roland Barthes, ĝi restis nerimarkita ĝenerale en Okcidento ĝis ĝi estis tradukita en 1958. Lia "morfologio" estis uzata en komunikedukado kaj estis aplikita al aliaj tipoj de rakonto, en literaturo, teatro, kino, televidserioj, videoludoj ktp., kvankam Propp aplikis ĝin specife al la fantazio de la ferakontoj.

La funkcioj de Propp[redakti | redakti fonton]

Estas serio de 31 punktoj kiuj ripetiĝas en ĉiuj popolrakontoj. Kvankam ne ĉiuj el ili aperas en ĉiuj la rakontoj, la bazaj funkcioj ofte restas kaj la ordo estas praktike ĉiam la sama.

  • 01) Malproksimiĝo. Unu de la membroj de la familio malproksimiĝas.
  • 02) Malpermeso. Oni trudas malpermeson al la heroo.
  • 03) Malobeo. La malpermeso estas malobeita.
  • 04) Interkono. La antagonisto venas en kontakto kun la heroo.
  • 05) Informo. La antagonisto ricevas informon pri la viktimo.
  • 06) Trompo. La antagonisto trompas la heroon por kapti lin kaj lian havaĵon.
  • 07) Kompliceco. La viktimo estas trompita kaj tiel helpas sian agresanton malvolonte.
  • 08) Maliceco. La antagonisto okazigas malprofiton al unu de la membroj de la familio.
  • 09) Perado. La malico estas publikigita, oni formulas al la heroo peton aŭ ordonon, li foriras.
  • 10) Akcepto. La heroo decidas foriri.
  • 11) Foriro. La heroo foriras.
  • 12) Elprovo. La donacanto trudas al heroo elprovon por la ricevo de magia helpo.
  • 13) Reago de la heroo. La heroo superas aŭ ne superas la elprovon.
  • 14) Donaco. La heroo ricevas magian aĵon.
  • 15) Vojaĝo. La heroo estas portita al alia regno, kie estas la aĵo de lia serĉado.
  • 16) Lukto. La heroo kaj lia antagonisto frontas en rekta lukto.
  • 17) Marko. La heroo estas markita.
  • 18) Venko. La heroo venkas super la antagonisto.
  • 19) Ŝanĝo. La dekomenca malico estas kompensita.
  • 20) Reveno. La heroo revenas hejmen.
  • 21) Persekutado. La heroo estas persekutata.
  • 22) Helpo. La heroo estas helpita.
  • 23) Reveno sekreta. La heroo revenas, hejmen aŭ al alia regno, kaj ne estis rekonita.
  • 24) Ŝajnigo. Falsa heroo postulas la atingojn kiuj ne korespondas al li.
  • 25) Malfacila tasko. Oni proponas al la heroo malfacilan mision.
  • 26) Plenumo. La heroo plenumas la malfacilan mision.
  • 27) Rekono. La heroo estas rekonata.
  • 28) Senmaskigo. La falsulo restas evidentigita.
  • 29) Transfigurado. La heroo ricevas novan aspekton.
  • 30) Puno. La antagonisto estas punita.
  • 31) Geedziĝo. La heroo geedziĝas kaj ascendas al trono.

Tiuj funkcioj estas grupigitaj en 7 sferoj:

  • 1) La agresanto.
  • 2) La donacanto. Donas la magian aĵon al la heroo.
  • 3) La helpanto. Kiu helpas la heroon.
  • 4) La princino kaj la patro.
  • 5) La ordonanto.
  • 6) La heroo.
  • 7) La antagonisto.