Vojtovice

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vojtovice
germane Woitzdorf
vilaĝo
Vojtovice
Oficiala nomo: Vojtovice
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Olomouc
Distrikto Distrikto Jeseník
Administra municipo Vlčice
Historia regiono Silezio
Montaro Riĥleba montaro
Domoj 24 2010
Situo Vojtovice
 - alteco 470 m s. m.
 - koordinatoj 50° 19′ 00″ N 17° 01′ 00″ O / 50.31667 °N, 17.01667 °O / 50.31667; 17.01667 (mapo)
Katastro 1,46 km² (146 ha) Vojtovice
Loĝantaro 17 (2021)
Unua skribmencio 1567
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 790 67
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Vojtovice
Portalo pri Ĉeĥio

Vojtovice, (germane Woitzdorf) estas vilaĝo (domaro) en Ĉeĥio, loka parto de municipo Vlčice. Ĝi troviĝas en Riĥleba montaro 3 km sude de Vlčice, laŭlonge laŭ rojo Mlýnský potok. Vivas ĉi tie 17 loĝantoj (2021).

Vojtovice estas ankaŭ nomo de katastra teritorio kun areo 1,46 km².

Historio[redakti | redakti fonton]

Vojtovice (antaŭe ankaŭ Vojtěchov) estas unuafoje menciata en la jaro 1567 kaj ĝi estis fondita verŝajne mallongtempe antaŭ tio, sed sur loko de pereinta samnomata mezepoka vilaĝo, post kiu restis preĝejo menciata jam en la jaro 1500. Ĝi estas do la plej malnova kaj la plej grandaj el la etaj domaroj, kiuj estiĝis ĉirkaŭ Vlčice. Ĝi ankaŭ havis kun Vlčice pluajn sortojn.

Vojtovice estis plejparte agrikultura vilaĝo. Ekde la jaro 1812 ĉi tie funkciis lernejo.

Post la dua mondmilito kaj post ellandigo de la devenaj germanaj loĝantoj la vilaĝo estis ĝisloĝigita proksimume ĝis 60 %, sed poste la nombro de loĝantoj denove sinkis. En la vilaĝo konserviĝis kelkaj popolaj konstruaĵoj, sonorilo kaj kapeleto, sed unu kapelo estis antaŭ nelonge detruita.

Sur la katastro de Vojtovice, sude kontraŭ fluo de rojo Mlýnský potok, troviĝas ankaŭ arbarista kaj paŝtista domaro Nová Véska (ger. Neudörfel), estiĝinta ĉirkaŭ la jaro 1760. En la jaro 1836 ĉi tie estis 17 domoj kaj en la jaro 1930 estis da ili 15. Nun ĉi tie troviĝas nur kelke da konstruaĵoj ĉirkaŭ arbaristejo.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
1869345
1880343
1890355
1900302
1910256
1921282
JaroLoĝantoj
1930276
1950149
1961113
197079
198061
199135
JaroLoĝantoj
200142
201121
202117

En Vojtovice estas registritaj 24 adresoj, 16 daŭraj objektoj kaj 6 refreŝigejaj aŭ dumtempaj objektoj. Dum popolnombrado en la jaro 2001 ĉi tie estis kalkulitaj 15 domoj, 9 daŭre loĝigitaj.

Fotogalerio[redakti | redakti fonton]