Vojvoda Stepa
Aspekto
Vojvoda Stepa, serbe Војвода Степа, hungare Endremajor aŭ Leónamajor estas vilaĝo en Serbio, en provinco Vojvodino, en distrikto Meza Banato, en municipo de Nova Crnja.
Bazaj informoj
[redakti | redakti fonton]- Areo: 47 km²
- Koordinatoj: 45°40′31″N 20°39'09″E
- Alto super marnivelo: 70 m
- Loĝantaro: 1720
- Poŝtkodo: 23219
- Telefonprefikso: 23
- Aŭtokodo: ZR
Situo
[redakti | redakti fonton]Vojvoda Stepa situas sur ebenaĵo, laŭ flankovojoj, ĉefvojo Zrenjanin-Jimbolia preteriras. La rumana landlimo troviĝas 12 km-ojn.
Historio
[redakti | redakti fonton]Precipe ekssoldatoj fondis tie vilaĝon en 1923, kiu loko post Traktato de Trianon apartenis al Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj. La unua loknomo estis Leonovac honore al filino de bienulo, baldaŭe la nuna nomo estiĝis honore al generalo Stepa Stepanovicj. En 1941 la germana armeo okupis la komunumon ĝis 1944. En 2002 loĝis en Vojvoda Stepa 1720 homoj, (1584 serboj (92 %) kaj aliaj).
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- ortodoksa preĝejo