Volavérunt

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Volavérunt
filmo
Originala titolo Volavérunt
Originala lingvo hispana lingvo
Kina aperdato 1999
Ĝenro filma dramo
Reĝisoro(j) Bigas Luna
Produktisto(j) Francisco Sánchez
Scenaro Bigas Luna • Jean-Louis Benoît • Cuca Canals
Loko de rakonto Hispanio
Muziko de Alberto García-Demestres
Rolantoj Aitana Sánchez-Gijón • Penélope Cruz • Jordi Mollà • Stefania Sandrelli • Jorge Perugorría • Carlos Bardem • Olivier Achard • Jean-Marie Juan • Fermí Reixach • Alberto Garcia Demestres
Produktinta firmao Televisión Española 
Canal+
IMDb
vdr

Volavérunt estas hispana filmo de 1999 reĝisorita de Bigas Luna. Stelulis Aitana Sánchez-Gijón, Penélope Cruz, Jordi Mollà kaj Jorge Perugorría, inter aliaj. La filmo estas bazita super la samnoma romano de Antonio Larreta, al kiu estis atribuita la Premio Planeta en 1980.

La filmo estis prezentita ene de la oficiala parto de la Donostia Internacia Filmfestivalo en 1999. Tiukadre Aitana Sánchez-Gijón atingis la Arĝentan Konkon al la plej bona aktorino pro tiu filmo.

Intrigo[redakti | redakti fonton]

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

La 23an de julio 1802, la Dukino de Alba, la plej riĉa kaj libera virino siatempe, proponas feston por inaŭguri sian novan palacon. La ĉeestantaro estas eksterordinara: la unua ĉefministro Manuel Godoy, la pentristo Francisco de Goya kaj Pepita Tudó, amantino de Godoy kaj modelo de Goya de lia plej fama pentraĵo La maja desnuda. Sekvamatene, la Dukino de Alba aperas mortinta en sia lito laŭ misteraj cirkonstancoj. Ŝi estis 40-jaraĝa.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Geaktoraro kaj roluloj[redakti | redakti fonton]

Komentoj[redakti | redakti fonton]

  • La buĝeto de la filmo, unu de la plej altaj en la historio de la hispana kino, ascendis ĝis 1 200 milionoj de pesetoj.
  • La titolo Volavérunt (en latino Ili forflugis) estas aludo al gravuraĵo nº 61a de la serio Los caprichos de la hispana pentristo Francisco de Goya, kiu montras flugantan damon subtenita de enigmajn estaĵojn.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Volavérunt (película) en la hispana Vikipedio.