Vrbice apartenas komune kun Záblatí al la plej malnovaj setlejoj en Teŝinio. Ĝi estas rememorigataj nome kun Ostrava, Doubrava, Těrlicko kaj Žukov jam en la jaro 1229. La nomo devenas el salikavergaro kaj kreskaĵaro, da kiu estis granda kvanto ĉe akvaj areoj. Preskaŭ ĉiuj domoj kreas konekse konstruigitan areon ambaŭflanke de ŝoseo. Vrbice havas la tn. stratan bazplanon kaj ĝi plenumas loĝigejon por civitanoj laborantaj en ĉirkaŭaj industriaj uzinoj kaj institucioj. La tereno de la municipo estas ebenaĵa, tial ĉi tie ne estas nomoj de montetoj, mankas ankaŭ koneksaj arbaraj kreskaĵoj kaj karakteron de la vilaĝo influigas rivero Odro, lokaj rojeto kaj Vrbica lago, kiu estiĝis post forminado de gruzosablo. En la municipon trafas ankaŭ sektoro de aŭtostrado D1, kiu kondukas el Ostrava ĝis limpasejo ĝis Pollando.
En tombejo malantaŭ preĝejo estis post salubrigo lokigita krucifikso, pri kiu verkis poeto Petr Bezruč en siaj Sileziaj kantoj. Al la kruco minacis damaĝigo sur la devena loko pro konstruado de la aŭtostrado.