Walbourg

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Walbourg (stacidomo).
Walbourg
Preĝejo Sainte-Walburge
Preĝejo Sainte-Walburge
komunumo en Francio
Administrado
Lando  Francio
Regiono Alzaco
Departemento Bas-Rhin
Arondismento Haguenau-Wissembourg
Kantono Reichshoffen
Komunumaro Communauté de communes Sauer-Pechelbronn
Urbestro Francis Schneider (2014-2020)
Insee-kodo 67511
Poŝtkodo 67360
Demografio
Loĝantaro 881 (2015)
Loĝdenso 165,3 loĝ./km2
Geografio
Koordinatoj 48° 53′ N, 7° 47′ O (mapo)48.88757.79Koordinatoj: 48° 53′ N, 7° 47′ O (mapo)
Alteco 146 ĝis 177 m
Areo 5,33 km2
Situo
Walbourg (Francio)
Walbourg (Francio)
DEC
Map
vdr

Walbourg, [valBUR]); germane origine Walburg) estas franca komunumo en la departemento Bas-Rhin, en la regiono Alzaco. Ĝi kulture kaj historie estas precipe germanlingva respektive alemana, parte franclingva, kaj politike apartenas al Francio. Tiu vilaĝo troviĝas proksimume 10 kilometrojn norde de la alzaca urbo Haguenau, proksimume 40 kilometrojn norde de la alzaca ĉefurbo Strasburgo kaj 70 kilometrojn sudokcidente de la germana urbo Karlsruhe.

Stacidomo de SNCF troviĝas al la orienta eliro de la vilaĝo.

La preĝejo Sainte-Walburge estas granda monumento de tiu vilaĝo, konstruita dum la 11a jarcento.

Walbourg estas ankaŭ loko de la lernejo Séminaire de Jeunes, kiu ricevas pli ol 800 lernantojn inter 10 kaj 18 jaroj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]