Wang Guozhen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Wang Guozhen
Persona informo
Naskiĝo 22-an de junio 1956 (1956-06-22)
en Pekino
Morto 26-an de aprilo 2015 (2015-04-26) (58-jaraĝa)
en Pekino
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per hepata kancero vd
Lingvoj ĉina vd
Ŝtataneco Popola Respubliko Ĉinio vd
Alma mater Universitato Jinan vd
Profesio
Okupo poeto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Wang Guozhen (simpligita ĉina: 汪国真, tradicia ĉina: 汪國真, pinjinga: Wāng Guózhēn; n. la 22-an de junio 1956 en Pekino – m. la 26-an de aprilo 2015 en Pekino)[1][2] estis ĉina poeto, kaligrafo kaj pentristo. Li komencis verki en 1985 kaj eldoni en 1990. Li eldonis almenaŭ dek poeziajn librojn inter 1990 kaj 2015. Kolekto de 80 liaj poemoj aperis en la angla sub la titolo Modem Chinese Poem: Wang Guozhen's 80 Poems in English Verse[3].

Ekde 2005, lian kaligrafion mendis la gvidantoj de la centra registaro por sendi al eksterlandaj politikaj partioj kaj ŝtatestroj. De 2005 ĝis la tago de lia morto, li estis la direktoro de la Literatura kaj Arta Krea Centro de la Ĉina Nacia Akademio de Artoj.

Verkaro[redakti | redakti fonton]

La unua poemaro estis "Juna Tajdo", kaj pluraj poemaroj poste estis publikigitaj. En 1990 aperis poezikolektoj.

  • "Juna tajdo" (1990)
  • "La poezio-serio de Wang Guozhen" (1993)
  • La klasikaj poemoj de Wang Guozhen (2008)
  • "Junaj mensoj"
  • "Amvivoj"
  • "Pluvaj pensoj"
  • "Se la vivo ne estas sufiĉe malavara"
  • "Preter vi mem"
  • "Nehaltigebla junularo"
  • "Tiel longe kiel morgaŭ estas ĉi tie"
  • "Junularo sur la vojo - elektitaj poemoj de Wang Guozhen"

En Esperanto[redakti | redakti fonton]

La 17-an de oktobro 2021 okazis en la ĉina urbo Shenyang la Dua Liaoning-recitalo de esperantaj kaj ĉinaj poemoj organizita de la Liaoning-Esperanto-kultura klubo. Dum la unua recitalo refiefigis preskaŭ sole poemojn de forpasintaj Esperanto-poetoj, en la dua recitalo oni aŭskultis la Esperanto-versiojn de ĉinaj poemoj en diversaj historiaj periodoj interalie la poemon Dankon de Wang Guozhen[4].

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (en) "Wang Guozhen poet died at the age of 59 years", Fireinews.com, la 26-an de Aprilo 2015. Arĥivita de la originalo, la 30-an de Majo 2015.
  2. (zh) Poeto Wang Guozhen mortis matene de la 26-a en la ago de 59 jaroj (paĝarkiva sekurkopio, konservita en la Interreta Arkivo), China Youth Net
  3. (zh) 汪国真首部汉英对照诗集出版 收录80首经典诗歌. Chinanews, la 3-an de junio 2013.
  4. (eo) Wu Guojiang, Versoj plenaj de verdo, revuo Esperanto, p. 45, n-ro 1365 (2), Februaro 2022