Universitato Jinan

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Universitato Jinan
universitato • universitato posedata de ministerio de Ĉinio • altlernejo
moto 忠信笃敬[1]


loyalty, sincerity,
integrity and respect
[2]
Lojaleco, sincereco,
integreco kaj respekto

Informoj
fondodato 1906
Situo
Geografia situo 23° 7′ 41″ N, 113° 20′ 53″ O (mapo)23.128113.348Koordinatoj: 23° 7′ 41″ N, 113° 20′ 53″ O (mapo)
lando Popola Respubliko Ĉinio
retejo [<span%20class="official%20website">[1] Oficiala retejo]
Listoj
membro de
• Guangdong-Hong Kong-Macao University Alliance
• Double First Class University Plan
• Plan 111
• Asocio Universitata de Franclingvio vd
filiita al
• Overseas Chinese Affairs Office
• Projekto 211 vd
Universitato Jinan (Ĉinio)
Universitato Jinan (Ĉinio)
DEC
Universitato Jinan
Universitato Jinan
Map
Universitato Jinan
vdr
La universitato
Universitato Jinan Shipai Kampuso Suda Pordego
Biblioteko de ĉefa universitatejo
Internacia muro

La Universitato Jinan (IFA dʒiː'nan, simpligita ĉine : 暨南大学, tradicia ĉine 暨南大學, pinjine : Jìnán Dàxué, angle Jinan University, akronime JNU) estas unu el la ĉefaj esploruniversitatoj de la Ĉina Popola Respubliko. Ĝi estis fondita kiel la Lernejo Chi Nan en 1906, sojle de la Dinastio Qing. Ĝi estas situanta en la provinco Gŭangdongo, kun kampusoj en du lokoj en Kantono, kaj ankaŭ en Ĝuhaj kaj Ŝenĵeno. Aktuale en 2007, Universitato Jinan havis 20 altlernejojn kaj 89 esplorinstitutojn.

Ĝi havas pli ol 50 mil studentojn, de kiuj studentoj de eksterlande aŭ de Honkongo, Makao kaj Tajvano, konsistigis pli malpli plimulton. Historio, Universitato Jinan estis la unua universitato en Ĉinio se temas pri varbi eksterlandajn studentojn kaj nuntempe estas la universitato kun la plej granda nombro da internaciaj studentoj.

Ĝi ofertas bakalaŭrajn, magistrajn kaj doktorecajn kursojn en juro, medicino, traduko, eduko, inĝenierio, arkitekturo, sociaj sciencoj kaj aliaj.

Origine la kampusojn de la universitato situas en Nankino kaj Ŝanhajo. Post kiam la Ĉina Popola Respubliko estis proklamita en 1949, ĝi estis aboliciita de ĝiaj sekcioj, kiuj estis asignitaj al aliaj universitatoj kiel ekzemple Universitato Fudan. Sed en 1958 Universitato Jinan estis reestablita en Kantono [3].

Nuntempe la universitato havas 57 regionajn eks-studentajn asociojn tra la mondo [4].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 校训 校徽 校歌. Alirita July 1, 2014.
  2. JNU Motto & Spirit. Arkivita el la originalo je July 14, 2014. Alirita July 1, 2014.
  3. Jinan University ». Arkivita el la originalo je 24 December 2013. Alirita 18 July 2015.
  4. The History of Jinan University Alumni Association. Arkivita el la originalo je 2014-04-07. Alirita 2014-04-06.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]