Wildhaus (montpasejo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Montpasejo Wildhaus
Pasejvojo al la Montpasejo Wildhaus
montpasejo
Alteco 1090 m
Geografia situo CH1903: 744837 / 229815 (mapo)47.20349.3504Koordinatoj: 47° 12′ N, 9° 21′ O; CH1903: 744837 / 229815 (mapo)
Montpasejo Wildhaus (Kantono Sankt-Galo)
Montpasejo Wildhaus (Kantono Sankt-Galo)
DEC
Montpasejo Wildhaus
Montpasejo Wildhaus
Situo de Montpasejo Wildhaus
Montpasejo Wildhaus (Svislando)
Montpasejo Wildhaus (Svislando)
DEC
Montpasejo Wildhaus
Montpasejo Wildhaus
Situo de Montpasejo Wildhaus
Map
Montpasejo Wildhaus
Lando Svislando
Montaro Alpoj
Akvodislimo inter Rejno kaj Turo (rivero)
Ligas unuflanke Gams kaj Buchs SG kaj aliflanke Wattwil,
Infrastrukturo Pasejvojo, Vilaĝo kun hoteloj kaj montartrafikiloj
vdr

La Montpasejo Wildhaus estas montpasejo en la Kantono Sankt-Galo, Svislando. Ĝi estas la akvodislimo inter la Rejnvalo kaj la rivero Turo en Togenburgo. La akvodislimo troviĝas je alto de 1090 m super la marnivelo meze en la centro de la iama komunumo Wildhaus, kiu nun estas parto de la nova komunumo Wildhaus-Malnov-Sankt-Johano. Proksime de la akvodislimo troviĝas ankaŭ malgranda lageto, kiu somere invitas al banado kaj vintre al glitŝuado.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Pasejkulmino kaj vilaĝocentro de Wildhaus

Tra la pasejo kondukas poŝtaŭtobuslinio de Nesslaŭ, kie troviĝas la finhaltejo de la Svisaj Sudorient-Fervojoj, al Buchs SG. Komence de la 20-a jarcento ekzistis projekto konstrui fervoj-linion de Wil SG tra Wattwil super la Montpasejo Wildhaus ĝis Buchs SG kun la vizio, ke Wattwil iam troviĝos en centro de transalpa fervojlinio de Konstanco tra Koiro ĝis Milano. Tiuj projektoj tamen neniam realiĝis. Kiam la trajnlinio atingis Neslaŭon, ne plu estis financaj rimedoj je dispono, kaj la eksplodo de la unua mondmilito definitive signifis la finon de la revoj de la viktorina epoko.

Historio[redakti | redakti fonton]

En frua tempo romanĉaj setlantoj utiligis la paŝtejojn en la Supra Togenburgo kaj sekve la pasejon de Wildhaus. Pri tio atestas multaj romanĉlingvaj loknomoj kiel ekzemple Iltios. Kiam la unua vojo tra la pasejo estis konstruita, ne estas konate; dokumentite estas, ke en la jaro 1200 la Sinjoroj de Sax konstruis la kastelon Wildenburg, kiu donis sian nomon al Wildhaus kaj al la montpasejo, por sekurigi la pasejvojon.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]