Wilfried Hinrichs

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Wilfried Hinrichs (naskiĝis la 11-an de aŭgusto 1957(nun 1957-08-11), do nun 62-jara) estas germana esperantisto. Dum la 1980-aj jaroj, li aktivis en Germana Esperanto-Junularo i.a. kiel kunorganizanto de multaj Internaciaj Seminarioj, aparte de la tema programo. Devene el Orienta Frislando, li esperantiste aktivis precipe dum la jaroj de gimnaziado kaj posta studado pri ceramika inĝenierado en Clausthal-Zellerfeld. En sia universitato, li estis unu el malmultaj studentoj kiuj meze de la 1980-aj jaroj kuraĝis pasigi plenan studjaron en la tiam ankoraŭ firme komunisma ŝtato Jugoslavio: kvankam li vere povis eklerni la kroatan lingvon nur post sia alveno en Zagrebo, kaj en la urba universitato trafis multajn frustriĝintajn eksterlandajn studentojn, al kiuj la rego de angla aŭ germana interlingvo ne sufiĉis por vere plekti kontaktojn al la loka loĝantaro, Wilfried estis tuj integrita membro de la urba Studenta Esperanto-Klubo, daŭre havis abundajn invitojn al kulturaj eventoj kaj najbaraj urboj, kaj poste juĝis tiun jaron pro la Esperanto-kontaktoj unika vivsperto.[1]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Laŭ persona intervjuo de Thomas Pusch kun li en 1986.