Orientfrislanda platgermana lingvo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
orientfrislanda platgermana
Parolata en Germanio
Regiono Orienta Frislando
Parolantoj 230 000 en Germanio
Lingvistika klasifiko

Hindeŭropa
Ĝermana
Okcidentĝermana
Platgermana lingvo
Okcidenta platgermana lingvo
Okcidentĝermana
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-2 nds
  ISO 639-3 nds
v  d  r
Information icon.svg

La orientfrislanda platgermana estas okcidenta platgermana lingva dialekto parolata en la regiono Orientfrislando de nordokcidenta Malsupra Saksio, kaj uzata tie sufiĉe ofte en ĉiutaga konversacio. Ĉirkaŭ duono de la orientfrislanda loĝantaro en la marborda regiono uzas la platgermanan (Platdüütsk). Granda procentaĵo de la loĝantoj, malgraŭ tio, ke ili ne estas aktivaj parolantoj de la platgermana, povas kompreni ĝin iagrade. Sed, kaj aktivaj, kaj pasivaj, lingvaj scipovoj tendence malgrandiĝadas.

Ĝis la fino de la mezepoko, la orientfrisa lingvo, variaĵo de la frisa lingvo, estis parolita en la tuta regiono. Tiam ĝi forpremiĝis de la platgermana lingvo, kaj restis nur eta lingvoinsulo, la komunumo Saterland, kie ĉirkaŭ 2000 homoj en tri vilaĝoj parolas la saterfrisan, variaĵon de la orientfrisa lingvo. La parolantoj de la orientfrislanda platgermana do ne parolas frisan, sed malaltgermanan lingvon.

Estas kelkaj subdialektoj en la orientfrislanda platgermana:

La orientfrislanda platgermana diferencas de norda platgermana en kelkaj aspektoj, kiuj estas ofte atribuataj al frisa heredo. Orientfrislando kaj Groningen (NL) estadis loĝataj de frisoj, do la aktualaj platgermanaj dialektoj baziĝas sur frisa substrato, kio rezultigis grandan kvanton da unikaj leksikaj, sintaksaj, kaj fonologiaj ecoj kiuj diferencas de aliaj platgermanaj variaĵoj.

Ni trovas oftan uzon de diminutivoj kiel en la Nederlanda lingvo, ekz. Footjes = piedetoj, Kluntje = peceto da sukero. En multaj kazoj diminutivoj de nomoj, aparte femalaj nomoj, estas iĝintaj mem nomoj. Ekzemple: Antje (Anjo de Anna), Trientje (Katinjo de Trina = Katharina) ktp.

Bazitaj sur la speciala historio de Orientfrislando, estas influoj kaj pruntoj de la franca kaj la nederlanda lingvoj kiuj en partoj de Orientfrislando delonge estis la lingvo de la preĝejo.

La dialektoj parolataj en orienta Frislando estas proksime parencaj al tiuj parolataj en la nederlanda provinco Groningen (GroningsGrünnigs) kaj en norda Drenthe (Noordenvelds). La plej granda diferenco ŝajnas esti tiu de pruntvortoj (de la nederlanda aŭ la germana, resp.) kaj la vokala ŝovo en Gronings: [ɛi] → [ɑi, ɔi], [ɑi] → [ai], [ou] → [ɑu] kaj tiel plu.


Ekzemploj
orientfrislanda platgermana Gronings Norda platgermana Angla Esperanto
[høːə_] [høːə] [eə] her ŝia, ŝin
[moːi_] [moːi] [ʃœːin] beautiful, fine bela
[vas] [vas] [vɛ.iə] was estis
[gebø:rɪn] [ɣəbø:rɪn] [passe.rn] to happen okazi
[prɔ.tɪn, proːtɪn] [pro.tɪn] [snakɪn] to talk paroli


La norma saluta esprimo estas Moin (moi en la groningena dialekto), uzata dum ĉiu parto de la tago. La vorto estas mallongigo de "mojen (daach)", bonan (tagon), kaj ne - kiel mispensas multaj germaningvanoj - de la germana saluto "(Guten) Morgen", (bonan) matenon, kio kompreneble ne taŭgus kiel vespera saluto. La saluto Moin dum la lastaj jardekoj slange iĝis ĉie uzata en norda Germanio, tute ne plu ligita al Orientfrislando, kaj pli kaj pli ĝi disvastiĝas al la oriento, okcidento kaj sudo de Germanlingvio.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]