Wilhelm Gustloff
Etoso
Wilhelm Gustloff | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 30-an de januaro 1895 en Schwerin | ||||
Morto | 4-an de februaro 1936 (41-jaraĝa) en Davos, Grizono, Svislando | ||||
Mortis pro | Hommortigo vd | ||||
Mortigita de | David Frankfurter vd | ||||
Tombo | Schwerin vd | ||||
Lingvoj | germana vd | ||||
Ŝtataneco | Germanio vd | ||||
Partio | Nacisocialisma Germana Laborista Partio vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | politikisto vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Wilhelm Gustloff (30-a de januaro 1895 en Schwerin; 4-a de februaro 1936 en Davos (Svislando)) estis nacisocialista landa grupogvidanto de NSDAP-eksterlanda organizaĵo en Svislando.
Laŭ li estis nomita la fondaĵo Wilhelm Gustloff kaj la pasaĝera vaporŝipo „Wilhelm Gustloff“.
Biografio
[redakti | redakti fonton]- 1917 translokiĝo en Svislandon
- 1921 ano de Popolgermana Defenda kaj Ataka Asocio
- 1929 ano de NSDAP
- ekde 1932 landa grupogvidanto de NSDAP- eksterlanda organizaĵo en Svislando. Tie li estis respondeca pri disvastiĝo de antisemitaj fiagaj gazetoj.
- la 4-an de februaro 1936, Gustloff estis mortpafita fare de juda studento David Frankfurter en Davos pro antifaŝismaj motivoj. Li tiel iĝis martiro por la nazioj.