Wilhelm Herrmann

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search

Wilhelm HERRMANN (naskiĝis en 1901 en Neustadt (Supra Silezio); mortis en 1968) estis germana esperantisto. Li estis doktoro pri juro kaj laboris kiel distrikta juĝisto (germane: Oberamtsrichter) en Lampertheim, suda Heslando.

Hermann esperantistiĝis jam en 1920, sed aktivis en la movado nur ekde 1951. De 1953 ĝis 1958 (jaro, en kiu li grave malsaniĝis) kaj de 1961 ĝis 1967, li estis prezidanto de Germana Esperanto-Asocio (GEA). Poste li elektiĝis honora prezidanto de GEA. De 1956 ĝis 1962 li estis estrarano de UEA.

Li tradukis la unuan parton de Germana Antologio (p. 17 ĝis 164, pri la fruĝermana epoko ĝis ĉ. la jaro 1250). Kvankam li postlasis tiun ĉi parton kiel prespretan manuskripton, ĝi publikiĝis nur 17 jarojn post lia morto. Krome li kontribuis per multaj artikoloj al Germana Esperanto-Revuo (GER), la organo de GEA.

Verkoj (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • 1955: Die Wiederherstellung der kulturellen Einheit Europas durch Latein oder Esperanto? Eine Buchkritik (La restarigo de la kultura unueco de Eŭropo per la latina aŭ Esperanto? Libro-recenzo). En: GER 1955, p. 129-131. (Kun foto de la aŭtoro kaj ties edzino).
  • 1956: Theorie und Praxis (Teorio kaj praktiko). En: GER 1957, p. 3-4.
  • 1957: Neun Thesen zum europäischen Sprachenproblem (Naŭ tezoj pri la eŭropa lingvoproblemo). En: GER 1957, p. 37-38.
  • 1958: Rückblick – Ausblick (Retrorigardo – antaŭrigardo). En: GER 1958, p. 1–2.
  • 1958: Juristoj-Esperantistoj. En: GER 1958, p. 4.
  • 1960: La internaciaj lingvo-problemoj en okcidenta Eŭropo. En: Esperanto (UEA) 1960, n-ro 7–8, p. 121

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]