Wilhelm Herrmann (teologo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Wilhelm Herrman
Personaj informoj
Naskiĝo 6-an de decembro 1846 (1846-12-06)
en Wust
Morto 2-an de januaro 1922 (1922-01-02) (75-jara)
en Marburg
Ŝtataneco Germanio
Profesio teologo, universitata profesoro
Lingvokapablo germana lingvo
v  d  r
Information icon.svg

Wilhelm HERRMANN (naskiĝinta la 6-an de decembro 1846 en Wust-Melkow, mortinta la 2-an de januaro 1922 en Marburg) estis germana teologo.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Herrmann iĝis en 1874 privata docento en Halle (Saale) kaj en 1879 orda profesoro pri sistema teologio en Marburg. Malgraŭ pluraj aliaj logaj postenofertoj li restis fidela al la marburga altlernejo. En 1889/90 li iĝis ties rektoro. Okaze de la 70-a datreveno naskiĝtaga oni aljuĝis al li la honoran doktorecon la jurscienca fakultato de Marburg. Li pli disvolvigis la teologian direkton de Albrecht Ritschl pri sistemeco sub speciala atento de etikaj problemoj.

Teologoj multaj ŝuldas al Herrmann gravan influon, i.a. Karl Barth kaj Rudolf Bultmann. Alia grava disĉiplo de li estis la sveda episkopo kaj Lutero-fakulo Einar Billing. Influite fare de Immanuel Kant kaj Ritschl, lia teologio vidis laŭ la idealisma tradicio Dion kiel la potencon de boneco. Jesuo estis vidota kiel modela viro. Eĉ se Jesuo neniam ekzistus, laŭ Herrmann, lia tradicia portretado daŭre estus valida. Lia verko Der Verkehr des Christen mit Gott, im Anschluß an Luther dargestellt(1886) taksitis kiel kulminaĵo de liberalisma kristanismo de la 19-a jarcento, kvankam li ankaŭ estas meritigita je konservado de certaj konservativaj idealoj kontraŭ liberala reviziismo. Kontraŭ tio reagis poste Barth kaj la dialektika teologio.

Verkoj (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • »Die Metaphysik in der Theologie« (Halle 1876)
  • »Die Religion im Verhältnis zum Welterkennen und zur Sittlichkeit« (Halle 1879)
  • »Die Bedeutung der Inspirationslehre für die evangelische Kirche« (Halle 1882)
  • »Warum bedarf unser Glaube geschichtlicher Tatsachen?« (2-a eldono, Halle 1891)
  • »Der Verkehr des Christen mit Gott, im Anschluß an Luther dargestellt« (Stuttgart 1886)
  • »Die Gewißheit des Glaubens und die Freiheit der Theologie« (Freiburg 1887)
  • »Der Begriff der Offenbarung« (Gießen 1887)
  • »Der evangelische Glaube und die Theologie Ritschls« (Marburg 1890)
  • »Worum handelt es sich in dem Streit um das Apostolicum?« (Leipzig 1893)
  • »Römisch-katholische und evangelische Sittlichkeit« (3-a eldono, Marburg 1903)
  • »Ethik« (3-a eldono, Tübingen 1904)
  • »Die sittlichen Weisungen Jesu. Ihr Mißbrauch und ihr richtiger Gebrauch« (Göttingen 1904)

Fonto[redakti | redakti fonton]

Meyers Großes Konversations-Lexikon, Band 9. Leipzig 1907, p. 234-235, kio legeblas interrete tie ĉi.