William G. Dillon

El Vikipedio, la libera enciklopedio
William G. Dillon
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1957 (1957-01-01) (67-jaraĝa)
Ŝtataneco Usono
Familio
Edz(in)o Elizabeth R. Dillon
Okupo
Okupo astronomo
vdr

William G. DILLON (naskiĝis en 1957) estas usona amatora astronomo, fondinto de la Teamo pri asteroidoj de la Astronomia Klubo de Fort Bend (Fort Bend Astronomy Club[1])

Li estis prezidento de la American Association of Variable Star Observers de 2003 ĝis 2005.[2]

Minor Planet Center kreditas lin de la malkovro aŭ kunmalkovro de 53 asteroidoj[3] inter 1996 kaj 2009, en kunlaboro kun lia edzino Elizabeth R. Dillon, kaj ankaŭ Joseph A. Dellinger, Max Eastman, Paul G. A. Garossino, Mike Knewtson, Randy Pepper, Keith Rivich kaj Don J. Wells.

La asteroido 78393 Dillon[4] estis nomita en lia honoro.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]