127005 Pratchett

El Vikipedio, la libera enciklopedio
127005 Pratchett
asteroido
asteroido
Oficiala nomo 127005 Pratchett
Aliaj nomoj 2002 GY1 ; 1999 NV29
Nomita laŭ Terry Pratchett vd
Malkovro
Malkovrintoj J. Dellinger kaj W. G. Dillon
Dato de malkovro 1-a de aprilo 2002
Loko de malkovro Needville (Usono)
Orbitaj ecoj
Asteroida familio asteroida zono vd
Granda duonakso
- Periapsido
- Apoapsido
352,829 Gm (2,359 AU)
280,791 Gm (1,877 AU)
424,867 Gm (2,840 AU)
Discentreco 0,2042
Meza anomaliangulo 290,855°
Epoko 31-a de majo 2020
Klinangulo 7,280°
Periodo 1322,990 tagoj (3,622 jaroj)
Longitudo de
suprenira nodo
128,275°
Argum. de periapsido 143,679°
Terdistanco
- Minimuma

129,610 Gm (0,8664 AU)
Fizikaj ecoj
Diametro 1,224 ± 0,275 km
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj
Geometria albedo 0,390 ± 0,127
Observaj ecoj
Absoluta magnitudo 16,3
vdr

127005 Pratchett estas tre malgranda sed treege hela asteroido de la ĉefa asteroida zono, ne malproksima de la orbita resonanco 1:2 kun Marso.

Malkovro[redakti | redakti fonton]

Ĝi estis malkovrita la 1-an de aprilo 2002 de la usonaj amatoraj astronomoj Joseph A. Dellinger kaj William G. Dillon elde la Observatorio George en Needville (Teksaso, Usono).

Nomo[redakti | redakti fonton]

Ĝi estis nomita en memoro de la populara angla verkisto Terence David John ("Terry") Pratchett (19482015) konata pro " Diskmondo ", riĉe detalhava kaj alegoria serio da romanoj de satira fantasto.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Antaŭe:Listo de asteroidoj (127001–128000)Poste:
(127004) 2002 GW1127005 Pratchett(127006) 2002 GR5